Diskuto:Neduuma genro

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Diskuto:Neduuma sekso)

La artikolo mencias vortojn "duop-" kaj "binar-" sed laŭ la kunteksto tio ŝajnas signifi "duum-". Mi ŝanĝas tion en la artikolo, sed mi ne certas pri la temo, do eventuale korektu. --KuboF (diskuto) 22:07, 10 Okt. 2014 (UTC)

"Genro" rilatas al gramatiko aŭ al la familia divido, ekz. en botaniko. Rilate al homoj oni devas uzi vorton "sekso". Petr Tomasovsky (diskuto) 07:01, 27 nov. 2019 (UTC)[Respondi]
Salutron, Petr. Mi pensas, ke vi pravas. Tial la ĵusa alinomado devus esti malfarata. Ĉu ni tamen ankoraŭ atendu pliajn opiniojn ĉi tie? --Tlustulimu (diskuto) 13:38, 27 nov. 2019 (UTC)[Respondi]
Saluton Tlustulimu, mi ne scias, ĉu eblas malfari alinomadon per sama maniero kiel fuŝajn redaktajn ŝanĝojn en artikolo. Simple realinomi al ĝusta titolo. Do, laŭ PIV tiu ĉi paĝo estas tuj realinomenda al antaŭa titolo. Petr Tomasovsky (diskuto) 16:10, 27 nov. 2019 (UTC)[Respondi]
La vorto "genro" nuntempe ne nur rilatas al gramatiko kaj botaniko, ĝi ankaŭ estas socia termino. Vidu la 4-an difinon en Reta Vortaro. Ĉe Genro (identeco) aperas pluraj fontoj por "genro", por "socia sekso" mi neniam vere trovis ajnan fonton, do mi denove forigis ĝin. Ankaŭ en la angla Vikivortaro mi realigis la forigon de tiu termino, ĉar tiam ankaŭ neniu sukcesis trovi fontojn. Jam en 2015 mi fakte forigis tiun terminon de la artikolo, jen mia tiama kialo: La termino "socia sekso" ne ekzistas en la efektiva lingvouzo, ĝi estas apenaŭ uzata idealigita/bonlingvisma propono. La vorto "genro" jam multe pli oftas ol ĝi, kaj ĝi estas registrita en vortaroj. La esprimo "socia sekso" donas 55 rezultojn per Google-serĉo. Vidu ankaŭ ĉi tiun diskuton ĉe Vikivortaro. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 21:44, 28 nov. 2019 (UTC)[Respondi]

La fota klarigo "Azia unua Neduuma Fiero ĉe Maduraj kun Anjali Gopalan" estas pli malklariga ol klariga. Kompreneble la leganto devas scii ke "fiero" estas politika festo por montri ke certa grupo ekzistas kaj "fiere" ne kaŝas sin, ke Maduraj estas urbo en Barato, ke la vorto "ĉe" signifas ke oni ne fieras en Maduraj sed ie proksime en la ĉirkaŭaĵo (mi dubas pri tiu "ĉe" kaj suspektas ke simple tie devus esti vorto "en") kaj ke Anjali Gopalan estas la homo meze de la foto. Eblas rapide iomete plibonigi la bildopriskribon al "Azia unua festo "Neduuma Fiero" en la urbo Maduraj kun Anjali Gopalan", sed tio ankoraŭ ne plene klarigas ĉion. Ne eblas meti internan ligilon al artikolo pri la homo meze de la foto, ĉar tia teksto ankoraŭ ne ekzistas. Mi ne plene kontentas... ThomasPusch (diskuto) 14:57, 8 jun. 2022 (UTC)[Respondi]