Diskuto:Neumarkt

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La nomaldonoj "(Supra Palatinato)" aŭ "en Supra Palatinato" aŭ "in der Oberpfalz" nur precizigas la nomon Neumarkt, en la germana la longa, oficiala formo Neumarkt in der Oberpfalz" sonas simple kompreneble, en Esperanto ne: Tial la artikolo nun nomiĝas "Neumarkt (Supra Palatinato)", sen ke ekzistus sen-aldona artikolo "Neumarkt" (de tiu artikola titolo nur estas alidirektilo al la urba artikolo). Laŭ la regulo ke artikolaj titoloj ne estu pli longaj ol necese, mi pledas por simpla artikola nomo "Neumarkt", kompreneble kun alidirektiloj de la plenaj nomoj esperant- kaj germanlingva, kaj se iam ekestos listeto apartiga kun pluraj artikoloj, kiuj havas la parton "Neumarkt" en sia nomo (Neumarkt-Sankt Veit, Bavario, Neumarkt an der Ybbs, Neumarkt im Mühlkreis, Neumarkt im Hausruckkreis, Neumarkt in Steiermark kaj Neumarkt am Wallersee, Aŭstrio, Neumarkt (Sudtirolo) (itale Egna), Sudtirolo (Italio), kaj la germanaj nomoj de la urboj Środa Śląska (Neumarkt in Schlesien), Nowy Targ, Pollando, kaj Târgu Mureș (Neumarkt am Mieresch), Rumanio), tiu listeto facile havu la nomon "Neumarkt (apartigilo)". ThomasPusch (diskuto) 17:35, 25 Apr. 2015 (UTC)