Diskuto:Nikolaj Lozgaĉev

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

En la teksto estas noto ke li tradukis kantojn de Rossi - nur familia nomo, ruĝa ligilo. Fakte estas du konataj muzikistoj kaj komponistoj de tiu nomo. Mi supozas ke temas pri la belkantisto Tino Rossi, sed principe povus ankaŭ temi pri la renesanca komponisto Salomone Rossi. Familia nomo, kiel denove montras tiu ĉi ekzemplo, ne sufiĉas... Mi nun metas la plenan nomon Tino Rossi, kaj kaze ke iu havas informon ke Nikolaj Lozgaĉev iam uzis muzikaĵon de la renesanca komponisto Salomone Rossi petas sinceran pardonon de la renesanculo. ThomasPusch (diskuto) 13:04, 1 Mar. 2016 (UTC)