Diskuto:Nomscienco

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

"Onomastiko" estas neoficiala radiko, kiu signifas la samon kiel la kunmetaĵo "nomscienco", kiu estas farata nur el oficialaj Esperantaj radikoj. La Listo de Simplaj Samsignifaj Vortoj malrekomendas la vorton "onomastiko" kaj rekomendas anstataŭe uzi "nomscienco". Apud la kutimaj argumentoj kontraŭ novradikoj (ekzemple ke la kunmetaĵo estas pli facile komprenebla eĉ por multaj spertaj Esperantistoj, kaj ke la novradiko nenecese plilarĝigas la radikaron de Esperanto kaj per tio nenecese plimalfaciligas la lingvon), oni ĉi-kaze ankoraŭ povas mencii ke la kunmetaĵo "nomscienco" estas eĉ pli konciza ol la novradiko "onomastiko" (nome unu silabon malpli longa). Pro ĉiuj ĉi kialoj mi proponas ŝanĝi la titolon de la paĝo al "nomscienco". Ĉu iu kontraŭas? Marcos 16:20, 13. Dec 2009 (UTC)

Ĉar neniu kontraŭis mian ĉi-supran proponon dum tuta semajno, mi nun realigis ĝin. Marcos 21:05, 20. Dec 2009 (UTC)