Diskuto:Okzalata acido

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Diskuto:Oksalata acido)

Pri la finaĵo -at-[redakti fonton]

La finsilabo -ato en ĥemio estas uzata kiel pseŭdosufikso por signi acidon. Ekzemple salicila acido nomeblas salicilato, aŭ oksala acido nomeblas oksalato. Tio faciligas priskribon de pli kompleksaj kombinaĵoj, kiel ekzemple kalcia oksalato en la nuna vortumo de la artikolo pri la botanika familio oksalidacoj. Do "oksalata acido" estas duoblaĵo, pleonasmo, kaj en ĥemia terminaro estas malĝusta vorto. Bonus aldoni vortaran referencon, por certigi ke vere en Esperanto la oksala acido nomiĝas tiel, ne "okzala acido", kaj lingve klarigeti pri la plantoj oksalidacoj kaj oksalidacoj unuflanke kaj okzalo aliflanke - ambaŭ grupoj havas grandan kvanton de la acido. ThomasPusch (diskuto) 20:15, 2 aŭg. 2017 (UTC)[Respondi]

Pri la vortara referenco, jen Nova Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto: okzal/at/a acido (sub okzal/o). Kaj aliaj acidoj simile: acet/at/a acido, ktp.
Pri la pleonasmeco de la sufikso -at-, laŭ NPIV:
-at- Sufikso, uzata por formi la nomon de neorganikaj acidoj oksigenhavaj […] Rim. -at estas eventuale ellasebla en tradiciaj nomoj de acidoj, se tio ne estigas konfuzojn: aceta (acetata), steara (stearata) acido ktp; tiu ellaso iĝis tradicia en grasa acido (aŭ grasacido) k nuklea acido, pli biologiaj ol kemiaj terminoj [1]
Osteologia (diskuto) 23:58, 26 nov. 2019 (UTC)[Respondi]

Pri oksal-/okzal-[redakti fonton]

Tiu organika acido estas trovebla en pluraj plantoj, inkluzive de la okzalo (Rumex acetosa) kaj la oksalido (Oxalis spp.) La nomo de tiu acido devenas de latine oxalisantikve-greke ὀξαλίς, kiu estas vulgara nomo de pluraj plantoj kun acidaj folioj. (La genro Rumex devenas de latine rumex, kiu estas samsignifa sed origine latina, ne greka.) Fakte, okzaloj kaj oksalidoj estas gene ne parencaj; la unua apartenas al la Verdukotiledonaj plantoj, dum la dua al la Rozedoj. La nura komuneco inter tiuj du estas la ĉeesto de okzalata acido kaj, tial, la komuneco de la vulgara nomo en pluraj lingvoj.

Esperante, laŭ NPIV la acido nomiĝas okzalata, laŭ okzalo: [2]. Same ankaŭ en la Esperanta-Germana Vortaro de Krause: [3]. Se la acido nomiĝus laŭ oksalido, do la acido estus "oksalidato". Osteologia (diskuto) 00:09, 27 nov. 2019 (UTC)[Respondi]

Tamen, la alternativa literumado ja troveblas (kiel neanalizeblaĵo kaj ne preferata sinonimo) en NPIV: [4]. Osteologia (diskuto) 23:36, 27 nov. 2019 (UTC)[Respondi]