Diskuto:Old Shatterhand

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Tiu ĉi artikolo ĝis novembro 2016 nomiĝis "Old Shatterhand (staturo)". Tio jam en 2012 kaŭzis la demandon:

Ĉu staturo? Mi supozas, ke temas pri "figuro" aŭ "rolanto". Montanesko (diskuto) 07:22, 11 Okt. 2012 (UTC)

Reago: Montanesko plene pravas ke "staturo" (alteco kaj imponeco de la homa korpo [PV]) certe ne taŭgas en la artikola titolo, ĉar tute ne temas pri reala homa korpo, sed pri fikcia personaĵo, sed "figuro" kaj "rolanto" (=aktoro) ankaŭ ne taŭgas. Bonas "personaĵo" aŭ "fikciulo", se oni unuavice celas la romanojn, en kiu priskribiĝas la fikciulo, aŭ "rolo", se oni unuavice celas la fikcian rolon, kiun rolantoj vivigas en kinejaj filmoj aŭ teatraj prezentaĵoj (ekzemple en la ĉiujaraj amfiteatraj prezentaĵoj de Karl-May-romanoj en Bad Segeberg). Plej multaj artikoloj pri fikciuloj (vidu la koncernan kategorion) tamen tute ne havas titolan aldonaĵon, la filmo povas diferenciĝi per titolo Old Shatterhand (filmo), kaj se nepre havi apartigilon, ĝi povas nomiĝi "Old Shatterhand (apartigilo)". Sed la apartigilo nur havas du artikolojn, pri la romana fikcia personaĵo kaj pri la sekve kreita filmo (romano de Karl May je ekzakte tiu tiolo eĉ ne ekzistas). Apartiga listo de nur du elementoj minimuma (listo de unu ero jam ne estus listo). Tial mi proponas simple nomi tiun ĉi artikolon Old Shatterhand, lasi tiun pri la filmo je la titolo Old Shatterhand (filmo) kaj rezigni pri apartigilo. Tiel mi jen ordigos la paĝaron. ThomasPusch (diskuto) 15:55, 26 nov. 2016 (UTC)[Respondi]