Diskuto:Oocito

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ovocito anstataŭ Oocito[redakti fonton]

Ŝajnas ke estas tajperaro la termino oocito ne ekzistas en miaj vortaroj, dum ovocito ekzistas en PIV kaj estas tute internacia. Mi proponas do alinomi tiun artikolon. Kiu ne konsentas?--DidCORN la 11-a de decembro 2016, 18:25 (UTC)

Post pripenso, mi vidas ke la diskuto originas de du malakordigeblaj principoj de la vortfarado en Esperanto. Unu flanke, ne estas permisite uzi duoblajn literojn en sama radiko, kio malpermesas la termino "oocito", kaj preferebligas la terminon ovocito (el la latina ovum kaj la greka kutos); aliflanke kiam vortoj originas de du radikoj, en esperanto, ĉiuj radikoj endas ambaŭ deveni aŭ de la latina aŭ de la greka (sen miksaĵo), kio malpermesas la terminon "ovocito" kaj preferebligas la terminon oocito (el la greka oos kaj la greka kutos). Finfine, mi decidis konservi kaj la titolon de l'artikolo kaj ties tekston, sed aldoni la terminon ovocito kiel alternativon.--DidCORN la 13-a de decembro 2016, 13:50 (UTC)