Diskuto:Operacio

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mi ĵus rigardis en mian dikegan vortaregon germanan-esperantan. Tie la aparta vorto operaco ne estas menciita. Krome mi ŝatus scii, pri kiu eldono de PIV vi skribas ĉi tie? Mi ja havas eldonojn el 1987 kaj 2002. Kore --Tlustulimu 17:45, 14. Apr 2009 (UTC)
PIV 2005 (p.812) diras, ke Milita operacio estas sinonimo de Operaco. --62.166.193.211 17:57, 14. Apr 2009 (UTC)
PIV 2002 enhavas "operaco", kaj ĝi diras ankaŭ sub "operacio", ke ĝia 5-a signifo "= operaco". Laŭ la klarigoj komence de la vortaro la signo "=" indikas preferindan formon. En la eldono de 1977 estas simile, sed temas pri la 4-a signifo de "operacio". – Umberto 18:15, 14. Apr 2009 (UTC)
Operaco estas indikita en PIV 2005, kiel skribas la neensalutinta kontribuanto iom supre. Ĉe operacio la milita uzo ne estas notita entute. Tie estas nur ĉe la punkto 5 ligilo al memstara vorto operaco, kie estas skribite: Mi estas citanta: operac/o (simbolo de tanko) Tuto de la bataloj k manovroj, farataj de ter-, mar- aŭ aer-armeoj en difinita regiono aŭ por difinita celo: la operacoj de la rusaj armeoj; la operacoj sur la okcidenta fronto... (sekvas pluaj ekzemploj) kovr~o. Aera protektado de regiono per ĉasaviadilaj patroloj por malebligi entrudiĝon de malamikaj aviadiloj. Tiom PIV 2005 pri la operaco. Kerio 19:05, 14. Apr 2009 (UTC)