Diskuto:Portovino

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Diskuto:Oporto)

Ĉu ne Porto-a vino?

de:portwein ja:ポートワイン nl:Port pl:porto (wino)

jc:Sed la urbo Porto, en esperanto, estas Porto (au Oporto), kun esperanta o-finaĵo em ambaŭ okazoj. Oni bv kontroli en vortaro la radikon "oport-", sed almenaŭ "madejro" ja estas ankaŭ vinnomo.

Porto kaj Oporto[redakti fonton]

Urbo Porto estas Porto portugallingve, tiu nomo signifas haveno, O estas la definita artikolo, do, oni diras O Porto (La Haveno) portugallingve. Sed Angloj, ĉar ne komprenis tion, pensis ke O estas parto de l' nomo de urbo kaj nomis ĝin Oporto en la angla. Portugallingve la vino nomiĝas Vinho do Porto (Vino de la Haveno, laŭvorte). Mi estas portugallingvano, en mia lingvo mi ne nomas ambaŭ simple Porto, sed Cidade do Porto (Urbo de la Haveno) kaj Vinho do Porto (Vino de la Haveno), tiel mi opinias ke Oporto eblas signifi la vinon kaj Porto la urbon.

Porto kaj Oporto (parto 2)[redakti fonton]

Mi ankaŭ estas el Porto, kaj mi opinias ke la esprimo vino de Porto kvankam iom longa entute taŭgas. La vino de Porto ne estas angla inventaĵo, do la argumento pri la fremdaĉa nomo 'oporto' ne validas.

Ĉu gravas la opinio de PIV?[redakti fonton]

Mia eldono de PIV2 ne enhavas la radikon "oport-", sed ja la radikon "portovin-". Ĉu estas kialo enkonduki alian? 84.56.9.149 21:31, 7. Maj 2005 (UTC)

Jes, la opinio de NPIV certe gravas. Ĝi estas kolektiva verko, kaj oni atentu ĝian opinion, tamen ne rigardu ĝin kiel biblion. Ekzemple, estas granda polemiko pri la renomado de multaj bestoj kaj plantoj (kiel la fifama "kupreso" kvazaŭ anstataŭe al cipreso). Kaj evidente ankaŭ NPIV estas korektebla kaj pliboniginda. Sed ĝi certe estas pli fidinda konsultilo ol Guglo aŭ Vikipedio.

Koncerne la vinon el Porto, la formo "Oporto" jam aperis kiel sinonimo de la urbonomo "Porto" en PIV1. Ŝajne temas pri iama duoblaĵo (sufiĉe internacia) kiu arkaikiĝas. Anstataŭ doni al ĝi la specifan vinsignifon, mi proponus movi la artikolon al "Porto". Tiam oni havus du subsignifojn: "Porto" (majuskle) por la urbo, kaj "porto" (minuskle) por la vino. Komparu kun NPIV: Madejro insulas, sed "madejro" vinas (zamenhofaĵo!). Pliaj similaj vortoj: bostono, ĉevioto, valencieno, zepelino k.a. (oni same povus havi ĉestro por la fromaĝo). La homonimo kun la o-vorto responda al la verbo "porti" ĉiel ajn jam ekzistis ("portvino por ekskurso"). Porteme, jc