Diskuto:Oranĝa (koloro)

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Diskuto:Oranĝkolora)

Mi vidas ke oni (nu, Vikipediisto:Umberto)forigis la informojn pri la substantivo oranĝo kiel koloro. Ĉu iu povas doni al mi klarigon kial oni ne povas substantivigi la adjektivon oranĝa? Eĉ se la rezulto koincidas kun la fruktonomo "oranĝo", tia malpermeso ŝajnas al mi rompo kun la fleksa strukturo de Esperanto mem. Ni jam havas multajn homonimojn, metaforojn kaj "nelogikaĵojn" en nia lingvo. Oranĝe via, Bab 22:30, 24. Mar 2006 (UTC)