Diskuto:Organizaĵo de la muĝahidoj de la irana popolo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La 17-an de novembro 2014 mi skribis al la precipa aŭtoro, RG72:

La teksto Organizaĵo de la moĝahedoj de la irana popolo, kiun prilaboris precipe vi, jam de iom da tempo estas artikolo elstara. Ĝi estas kandidato por estonta vikipedia artikolo de la semajno. Vi skribis, ke vi kreis plurajn "flankajn" artikolojn, por eviti tro grandan nombron da ruĝaj ligiloj. Rigardante la tekston konstateblas ke tamen ankoraŭ restas multegaj ruĝaj ligiloj, kio simple montras ke la temaro ne estas tro bone kovrita per tekstoj de la e-lingva vikipedio. Mi volus instigi vin pluokupiĝi pri la temo kaj ankoraŭ bluigi pliajn ligilojn. Nun mi nomumas du aliajn tekstojn por periodo de po tri semajnoj, kaj povos ankoraŭ enŝovi du pliajn aliajn tekstojn poste, tiel ke estos inter ses kaj dek du semajnoj da plia tempo - sufiĉe da, por disvolvi plian fortostreĉon kaj peni ankoraŭ pliigi artikolojn pri temoj ligile menciataj en la teksto. Ĉu vi pretas okupiĝi pri la kreo de pluaj "flankaj" artikoloj pri la temo? ThomasPusch (diskuto) 12:55, 17 Nov. 2014 (UTC)

Respondo: Saluton, kara! Mi klopodos fari tion, kvankam troa okupiteco ne tre favoras al mia vikipediumado lastatempe. Mi klopodos.--RG72 (diskuto) 14:47, 17 Nov. 2014 (UTC)
Kompreneble ankaŭ aliaj vikipedianoj estas invitataj kunhelpi. Tial mi afiŝas kopion de la eta dialogo ĉi-tie. Ankaŭ mi mem klopodos kontribui novan artikolon pri interna ligilo nun ruĝa en la nuna teksto. ThomasPusch (diskuto) 12:44, 21 Nov. 2014 (UTC)
Unua kontribueto estas kreo de ĝerma artikolo pri la temo Islama socialismo, dua bluigo de antaŭe ruĝa ligilo simple fareblis, per alidirektigo de la ruĝa ligilo "parlamento de Francio", al ekzistanta artikolo Franca Parlamento, kaj tria bluigo miaflanka estas kreo de nova ĝerma artikolo pri la temo Kapto de usonaj ostaĝoj en Irano (1979-1981). ThomasPusch (diskuto) 11:15, 22 Nov. 2014 (UTC)
Plia ĝermaj kontribuoj estas Armeo de Irako kaj tera mino. ThomasPusch (diskuto) 22:31, 26 Nov. 2014 (UTC)
Mi aldonis urbon Meĥrano, sed iom stumblas pri ŝablono.--RG72 (diskuto) 13:56, 13 Dec. 2014 (UTC)
Mi aldonis Manuĉeĥr Mottaki.--RG72 (diskuto) 07:01, 14 Dec. 2014 (UTC)
Mi bluigis André Brie.--RG72 (diskuto) 14:54, 14 Dec. 2014 (UTC)
Paulo Casaca aldonita.--RG72 (diskuto) 17:24, 17 Dec. 2014 (UTC)
Mi bluigis Ahmad Kazemi. Pliaj estas bluigendaj, sed por iuj oni unue kreŭ ŝablonojn, ekzemple por Telstar 12, kion mi bedaŭrinde ne povas fari.--RG72 (diskuto) 18:33, 18 Dec. 2014 (UTC)
Aldoniĝis Liberty (tendaro).--RG72 (diskuto) 14:12, 20 Dec. 2014 (UTC)
Jen ankoraŭ artikola ĝermo pri la ĉefministro de Irano. Feliĉajn jarfinajn festotagojn ThomasPusch (diskuto) 11:03, 26 Dec. 2014 (UTC)
Dankon! Mi kreis ankaŭ ŝablonon por artikoloj Liberty (tendaro) kaj Aŝrafo (tendaro) surbaze de la angla originalo, sed evidente fuŝis ĉar tute malsperta pri tiaĵoj. Ĉu iu povus helpi min fini tiun laboron?--RG72 (diskuto) 12:27, 26 Dec. 2014 (UTC)
La peton kontroli la ŝablonomalneton pri militkonstruaĵo mi vidas nur nun kaj bedaŭrinde nun ne havas tempon pli atente rigardi ĝin. Tamen mi antaŭ horo aldonis novan artikoleton Jack Straw kaj ankoraŭ bluigis plian antaŭe ruĝan ligilon. Malgraŭ ĉiuj tiuj penoj mi opinias ke la teksto ankoraŭ ne vere maturas por la titolpaĝo kaj ankoraŭ restas tro da neresponditaj demandoj pro la daŭre tro multaj ruĝaj ligiloj. Mi pensas ke ĝi ankoraŭ bezonas plian prilaboron... Iujn demandojn mi mem per serĉado en alilingvaj tekstoj ne sukcesas solvi: kio ekzemple estas alilingva versio de la titolo "Irana respublika partio", kaj ĉu plej bone ekzistas alilingva vikipedia artikolo pri ĝi (supozeble jes, sed mi ne trovas ĝin, kaj ekzemple la anglalingva Template:Iranian political parties (krome nur havebla en la persa, japana kaj ĉina, lingvoj kiujn mi persone ne regas) ne mencias ĝin - krom ke eble povus temi pri la Islamic Republican Party, kaj la e-lingva adjektivo "irana" ne bone taŭgas, sed tio estas nur svaga diveno...
Nun mi rimarkis mian eraron. Certe temis pri [Islama Respublika Partio].--RG72 (diskuto) 08:26, 8 Jan. 2015 (UTC)

Mi planis verki artikolon pri Telstar-12, sed mankas ŝablono pritema.--RG72 (diskuto) 08:45, 8 Jan. 2015 (UTC)

Ĝerman artikolon pri temo tute bone eblas verki sen uzi kaj por tio aparte krei novan informkestan ŝablonon. Apenaŭ estas esperantistaj vikipediistoj kiuj tre spertas pri kreo de ŝablonoj, ankaŭ mi ne estas tia spertulo, kaj tial la baza ideo estas "ne krei pli komplikajn ŝablonojn ol oni mem komprenas". Pri via antaŭa peto de informkesta ŝablono por la du paĝoj Liberty (tendaro) kaj Aŝrafo (tendaro) mi tamen kreis funkciantan solvon, multe pli simplan ol vi mem deziris sed ne povis realigi, kun modeste malgranda kvanto de parametroj, el kiuj ĉiuj krom du ne estas devigaj. Ĝi funkcias kaj aplikeblas, kaj mi uzigis ĝin en la paĝo Aŝrafo (tendaro), ĝis nun eĉ ne uzante ĉiujn el la malmultaj parametroj. Bedaŭrinde mi por ĝia ekfunkciigo ankaŭ devis signife simpligi la ŝablonan dokumentadon, sed la parametroj kiujn vi deziris ja ankoraŭ videblas en la ŝablona historio. Se vi aŭ iu alia vikipediano opinias plian parametron nepra elemento de la ŝablono, laŭ la modelo de la nunaj parametroj eblas aldoni pliajn nedevigajn parametrojn, kiuj ampleksigas la uzon sed tamen, se oni bone kopias ilin, ne fuŝas la ŝablonan funkcion. Tamen laŭ mi oni atentu ne tro komplikigi la ŝablonon, por ke ne plian fojon perdiĝu la superrigardo. Ne estas devigo transpreni ĉiun detaleton de alilingva vikipedia ŝablono al ĉiu alia lingvo - en duba kazo prefere malgranda ŝablono facile komprenebla ol tre komplika kunmetaĵo facile difektebla pro nekompreno de la tuto. Kolege salutas ThomasPusch (diskuto) 02:28, 14 Jan. 2015 (UTC)

PS: Flanke oni atentu ke la interna ligilo farsi ne ligiĝas al la teksto pri la persa lingvo, sed al teksto pri malgranda insulo. Vi celas la internan ligilon perse - "farsi" ne estas esperanta vorto por la lingvo... ThomasPusch (diskuto) 02:37, 14 Jan. 2015 (UTC)

Komprenite kaj dankon!--RG72 (diskuto) 10:04, 14 Jan. 2015 (UTC)

Literumo de la esperanta traduko de la araba vorto مجاهد [muĝâhid][redakti fonton]

Tiu ĉi artikolo uzas la terminon "moĝahedo", pro la citado de la organiza nomo ankaŭ kopiita al pluraj aliaj paĝoj, du aldonaj artikoloj uzas la formon "muĝahedo", kaj pri la sama fenomeno ekzistas baza artikolo titolata "Muĝahedino", kopiata al pluraj pliaj paĝoj. Sed ĉio celas la saman origine araban vorton. Bonus konsenti pri unu e-lingva literumo! Kiel montras la unua frazo de la baza artikolo, مجاهدين muĝâhidîn estas simple la pluralo de مجاهد muĝâhid, do esperanta singularo prefere estu sen la finaĵo -in- (ne temas nur pri virinoj), kaj esperanta pluralo kiel konate ne faratas per ŝemida finaĵo -in arabe aŭ -im hebree, sed per -j. Pri o aŭ u en la unua silabo: Preskaŭ ĉiuj lingvoj kiuj ĝis nun havas artikolojn pri la temo, uzas la vokalon u en la unua silabo, nur la rusa - kaj nerekte pro tio influite ankaŭ la ukraina kaj litova - uzas la formon o ... do la plej saĝa literumo per nura komparo de multaj lingvoversioj de la termino stas uzi vokalon "u" en la unua silabo, kaj kompreneble havi simplan finaĵon "-do", ne "-dino". Eĉ nun restas lasta demando, ĉu pli rekomendindas vokalo "e" aŭ "i" en la tria silabo - vidante ke en transskriboj de la araba plejparte uzatas "i" (kaj "e" baze ekestis pro la angla transskribo, sed tiu angla litero "e" prononcatas "i"). Nun en la e-lingva vikipedio la variaĵo "muĝahidoj" kun vokalo "i" en la tria silabo estas nur en unu artikolo (Unua Ĉeĉenia milito). Sed en praktika uzo ankaŭ estas tiu variaĵo. Se jam necesas unuecigi la literumon de la vorto, sen havi unuecan eksteran referencon de esperantlingva leksika instanco, tiam laŭ mi bonas tuj esti konsekvenca kaj ankaŭ decidiĝi favore al la pli ekzakta litero "i" en la tria silabo, do rezultiĝas la formo "muĝahidoj" de la artikolo Unua Ĉeĉenia milito, kiun mi sekve uzigas ankaŭ en la aliaj artikoloj. ThomasPusch (diskuto) 23:59, 12 Mar. 2016 (UTC)

✔ Farite ThomasPusch (diskuto) 09:25, 19 Mar. 2016 (UTC)

PS: Eble kialo por la antaŭa variaĵo de litero "e" en la tria silabo estis eviti similecon al la esperantlingva sufikso -id- tial ke oni ne miskomprenu ke "muĝahido" estus ido de ia neekzista "muĝaho". Tamen la araba vorto prononcatas "muĝahid'", ne "muĝahed'", malgraŭ ĉiu relativa libereco de vokaloj en la araba kaj persa, kaj ne necesas tordi la prononcon nur pro hazarde similformaj finaĵoj de aliaj esperantlingvaj vortoj. En Esperanto ekzistas vortoj kiel "fido" (ne ŝanĝata al "fedo"...), "rido" (ne ŝanĝata al "redo"...) kaj "brido" (ne ŝanĝata al "bredo"...): la literoj "id" fine de vorta radiko ne estas malpermesataj. ThomasPusch (diskuto) 11:02, 19 Mar. 2016 (UTC)

Kreado de pliaj flankaj artikoloj, por pli redukti la ruĝajn ligilojn de la teksto[redakti fonton]

Mi senprobleme jen ankoraŭ povis krei novan artikoleton Islama respublika partio, sed mi ne konjektas al kiu alilingva vikipedia artikolo parencu la ruĝa ligilo bombokanono. Provizore mi pensas ke eblas elturniĝi per meto de du internaj ligiloj ene de la kunmetita vorto, kiel ke estas [[bombo]][[kanono]], sed supozeble tio ne estis la origina ideo de ruĝa ligilo [[bombokanono]]. Kreo de specifa artikolo estus bonvena, sed eble necesas serĉi paralelan alilingvan vikipedian artikolon en lingvoj kiujn mi persone ne tiom bone regas (ekzemple eble estas io pri la temo en la rusa vikipedio...). En la germana vikipedio ankoraŭ estas artikoloj pri historiaj armiloj "Bombenkanone" kaj "Granatkanone", sed laŭ la teksto ŝajnas ke tiuj armiloj jam antaŭ 100 jaroj eksmodiĝis, do supozeble temas pri io alia. Eble bonus ankoraŭ atenti la esperantlingvan artikolon haŭbizo, kiu temas pri io simila al tio kio povus esti la ideo de armilo ĉi tekste nomata "bombokanano". Aldone novas artikoletoj pri la urboj Islamabad-Garb kaj Salehabad (Ilamo). ThomasPusch (diskuto) 11:35, 19 Mar. 2016 (UTC)