Diskuto:Orienta Germanio

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Laŭ (Diskuto:Okcidenta_Germanio#Atentu) nun decidiĝis unuecigi la informojn pri la okcidenta duonŝtato de 1949 kaj 1990 al "Okcidenta Germanio", ĉar tiu vikipedia titolo simple pli koncizas kaj gramatike pli praktikas ol longeta titolo "Federacia Respubliko Germanio inter 1949 kaj 1990". Paralele ankaŭ ĉi tie la formo "Orienta Germanio", jam ĉiam menciita en la unua frazo, pli koncizas kaj gramatike pli praktikas ol longeta titolo "Germana Demokratia Respubliko" respektive, se oni volus plenan analogecon kun la alia artikolo la longeta titolo "Germana Demokratia Respubliko inter 1949 kaj 1990". Tial mi alidirektigas la tekston al titolo "Orienta Germanio", kompreneble lasante alidirektigojn de "Germana Demokratia Respubliko" kaj "GDR" tien. ThomasPusch (diskuto) 07:37, 5 apr. 2023 (UTC)[Respondi]