Diskuto:Orlando

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉi tiu estas la diskutpaĝo de Orlando. Miĉipediano (diskuto) 08:03, 27 aŭg. 2017 (UTC)[Respondi]


Ekde junio 2016 en la teksto staras ruĝa ligilo Listo de amasmortigoj en Usono, kaj daŭre, post sep jaroj kaj duono, tia listo ankoraŭ ne estas, ankaŭ ne sub iom alia nomo. Ŝajne esperantlingvaj redaktoroj maksimume interesiĝas pri tekstoj pri unuopaj amasmurdoj en Usono, kaj ŝajnas pensi "la aliaj povos fari la longan liston". Tiel evidente ne funkcias, ĉar neniu sekvis la postulan alvokon. Tial mi nun formetas la ruĝan ligilon - se neniu redaktanto en sep jaroj kaj duono preti fari tian liston, tiam evidente la redaktantoj pensas ke tia listo esperantlingve ne havas prioritaton. Kompreneble tio ne signifas ke estus ia malpermeso krei tian liston - se ĝi estas en bona lingvaĵo, havos krom la listo almenaŭ tri plenajn frazojn kaj plej bone havas iujn eksterajn referencojn, tiam la listan paĝon eblos ĉiam ajn fari, kaj poste ligi ĝin al iuj koncernaj paĝoj. Sed provizore la ruĝa ligilo pri ĝi estos for. ThomasPusch (diskuto) 18:18, 15 nov. 2023 (UTC)[Respondi]


Kaj ankoraŭ eta fuŝeto: En la teksto estas listeto pri la partneraj urboj de Orlando, interalie

Do teksto pri la du ĉinaj urboj ŝajne ne ekzistas. Tamen ili estas, sed sub esperantaj nomigoj Gujlin kaj Tajnan respektive Tajnano. Guilin kaj Tainan estas nur la anglaj latinliterigoj: en Esperanto, kie ĉiu vokalo (aeiou) konsistigas propran silabon, ili devus prononciĝi "Gu ... Ilin" kaj "Ta ... Inan", kaj ĉar tiel ne estas la prononco, en Esperanto simple estas Gujlin kaj Tajnan. Tion ne necesas parkere scii: se oni tradukas la liston el la angla vikipedio, kaj tiel efektive estis, oni devas en la angla teksto unufoje klaki la vorton "Guilin" kaj "Tainan", tiam duan fojon klaki al la vorto "Esperanto" maldekstre de la ĉefa teksto, kaj oni vidos kiel estas en Esperanto. Tiom simple. ThomasPusch (diskuto) 18:30, 15 nov. 2023 (UTC)[Respondi]