Diskuto:Orne (rivero)

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Diskuto:Orne (riverego))

152-km-longa riverego? Ne, mi pensas, ke temas pri rivero kaj la alia Orne estas rivereto. RK (62.68.169.218) 1. Mar 2005 (UTC)

En germanaj faklibroj oni difinas laŭ larĝeco:

malpli ol 1 m: rojeto
1 ĝis 5 m: rojo
5 ĝis 25 m: rivereto
25 gis 100 m: rivero
pli ol 100 m: riverego

Estus interese eltrovi ĉu tio estas internacia konvencio aŭ nur nacia. Uzanto la artikolon certe pli facile trovos se en la krampoj estas rivero, kiu vorto evidente ĉiukaze estas uzebla;
ja en E. riverego estas tre granda rivero, ĉu ne? Montanesko 08:35, 1. Mar 2005 (UTC)

Hm, se oni staras borde de rivero kiu havas larĝecon de pli ol 100 metroj, ĝi facile ankaŭ en Esperanto nomeblas "riverego". Sed la Orne havas tiun econ maksimume tuj antaŭ la enfluo en la maron, kaj teknika problemo estas ke mi nenie en Vikipedio vidas iun indikon pri "maksimuma rivera larĝeco", nek en Esperanto, vikidatumaro, la franca aŭ angla aŭ iu ajn alilingva versio de la teksto, ankaŭ ne en la germana, kiu devus orientiĝi laŭ tiu terminaro. Fakte oni bezonus eĉ indikon "dum kiom la riveraj kilometroj la rivero pli larĝas ol 100 metrojn". Kaj cetere: ankaŭ en la germanlingva vikipedia paĝo la Orne nomatas simple "Fluss" = rivero. Resumo: mi pensas ke la nomo "riverego" rezerviĝu la riveroj, kiuj sendube signifan parton de sia vojo pli larĝas ol 100 metroj, kiel Nilo, Sankt-Laŭrenco (rivero), MisisipoAmazono (rivero). Sed la Orne ricevu tiun nomon nur se vere laŭ konvinkaj literaturaj fontoj respondatas la demando "dum kiom la riveraj kilometroj la rivero pli larĝas ol 100 metrojn". ThomasPusch (diskuto) 22:31, 15 mar. 2024 (UTC)[Respondi]