Diskuto:Oxfordshire
Aldoni temonRuĝaj ligiloj kutime estas forta alvoko (al aliaj homoj) "necesas nepre krei tekston pri tiu temo". Sed ĉi-tie en la longan liston de vilaĝoj kaj civilaj paroĥoj enŝteliĝis pluraj nomoj de loĝlokoj, kiuj tute ne estas en la graflando - nur hazarde trovitaj nomoj estas Barton-on-the-Heath kiu vere estas en Warwickshire, Baydon en Wiltshire, Bledington en Gloucestershire, Bledlow-cum-Saunderton plus Beacon's Bottom en Buckinghamshire, Caversham en Berkshire. Crawley sitas multege pli sude en Britio, kaj Chilton aludas al urbeto en Usono ktp ktp. La listo do tute ne estas aŭtoritata, sed en si mem dubinda kaj fuŝa... La cititajn nomojn mi elprenas el la listo, sed kompreneble mi ne garantias pri la ceteraj lokoj de la listo, kiun metis en junio 2003 anonimulo, kaj neniu iam ajn pridubis la kompetentecon de la listo... ThomasPusch (diskuto) 20:28, 3 nov. 2025 (UTC)
Por literoj A kaj B nun jam la plej multaj dubindaj misligiloj estas for, kaj krome ĉiuj restaj paĝoj estas kreitaj, do estas bluaj ligiloj. Tiujn do eblas tiel lasi. Por C ĝis Z mi proponas provizore uzi la koncernan liston de la germana vikipedio:
- Caldecott, Carterton, Charlbury, Charlton-on-Otmoor, Chesterton, Chilton, Chinnor, Chipping Norton, Chiselhampton, Cholsey, Christmas Common, Coleshill, Cropredy, Cuddesdon, Culham, Cumnor
- Deddington, Denchworth, Didcot, Dorchester-on-Thames
- East Hagbourne, East Hendred, Enstone, Ewelme, Eynsham
- Faringdon, Fernham, Fringford
- Garsington, Goring-on-Thames, Great Bourton, Great Haseley, Great Milton, Great Rollright, Great Tew, Grove
- Harpsden, Harwell, Henley-on-Thames, Hook Norton, Horspath
- Ipsden, Islip
- Kelmscott, Kennington, Kidlington, Kingham, Kirtlington
- Leafield, Lewknor, Little Haseley, Little Milton, Little Tew, Little Wittenham, Lower Heyford
- Mapledurham, Marston, Middleton Stoney, Moreton, Moulsford
- Nettlebed, North Stoke, Nuneham Courtenay
- Oddington, Oxford
- Pishill
- Radley, Rousham
- Sanford-on-Thames, Shellingford, Shenington, Shillingford, Shiplake, Shipton-under-Wychwood, Shirburn, Shrivenham, Shutford, Somerton, Sonning Eye, Spelsbury, Stadhampton, Stanford in the Vale, Stanton Harcourt, Stanton St. John, Steeple Aston, Stoke Row, Stonor, Stratton Audley, Sutton Courtenay, Swalcliffe, Swinbrook, Sydenham
- Tackley, Thame
- Uffington, Upper Heyford
- Wallingford, Wantage, Warborough, Wardington, Watchfield, Waterstock, Watlington, Wheatley, Winderton, Witney, Woodstock, Wootton, Wroxton, Wytham
Mi ne scias ĉu tie ankaŭ enestas misaj ligiloj, sed laŭ supraĵa rigardo ĝi tamen ŝajnas multe pli fidinda ol la ege fuŝa listigo, kiun la anonimulo metis en junio 2003 al la esperanta teksto, kaj neniu iam ajn ĝis nun pridubis la asertojn. Tiu listo, se oni kontrolas ĝin, videbligas ankoraŭ pliajn fuŝojn en la esperanta artikolaro. Ekzemple la teksto Faringdon ĝis nun enordiĝis al la graflando Berkshire (eraro, devas esti Oxfordshire) kaj en la regiono sudorienta Anglio (eraro, devas esti sudOKCIDENTA Anglio). Sed tiujn erarojn vole-nevole necesos permane trovi kaj ĝustigi... ThomasPusch (diskuto) 09:18, 4 nov. 2025 (UTC)