Diskuto:Partioj de la Provinco Bonaero

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Se oni vidas la artikolon mem, klaras ke ne temas pri politikaj partioj, sed pri distriktoj de provincoj. Sed vidante nur la artikolan titolon en alia konteksto la senco ne aŭtomate klaras. "Partio" en Esperanto baze estas "grupo, kies anoj havas komunajn ideojn kaj solidare luktas por sindefendo aŭ komuna celo kontraŭ la anoj de aliaj partioj". Mi certas ke la loĝantoj de unu partido de la provinco ne ĉiuj havas la saman ideologion kaj ne ĉiuj komune luktas kontraŭ la loĝantoj de la najbara partido. Tial eble pli bonus traduki la hispanan vorton partido per vorto "distrikto", aŭ tutsimple per vorto "parto": "Partoj de la Provinco Bonaero" eble ne sonas plej elegante, sed ĉiukaze ĝustas. ThomasPusch (diskuto) 09:18, 11 Jun. 2014 (UTC)

Laŭ mi estu distrikto!--Crosstor (diskuto) 09:43, 11 Jun. 2014 (UTC)