Diskuto:Pasporta Servo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĝi baze estas adresaro de homoj el la tuta mondo kiuj konsentas ke esperantistoj povas resti en siaj hejmoj senpage.

Bone, do se mi estas membro, mi rajtos resti en mia hejmo senpage? Ĉu? ...aŭ ĉu mi mislegis ĉi tion? --Chuck SMITH

Vi ne mislegis, Chuck. Devas esti "en iliaj hejmoj". Mi jam korektis, korektante tiun eraron, kaj krome iom reverkis la tekston. Bertilo WENNERGREN
Nun oni legas: "kiuj ofertas [...] gasti en iliaj hejmoj senpage." Ĉu tio signifu, ke la gastigantoj ofertas resti en la hejmoj de la gastoj senpage? --Malte MILATZ

Montanesko: Unue: Bone ,ke nun estas ĉi artikolo!
Due: Se mi legas pri PSo mi ĉiam scivolas, kiel ekestis tiu stranga nomo - ĉu vi povas finfine malkovri la sekreton. Ĉu eble la kaŝita mesaĝo estas:" Vi ne bezonas monon, nur pasporton !" Diru jam; mi scivolegas! Cetere ĉion bonan al Birke kaj Bertilo!