Diskuto:Pazarĝik

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

En la informejo "vikidatumoj" iu fervorulo rapide notis la etan klarigon ke Pazarĝik estas "urbo en BulgaruJo". La sola celo de tiu klarigo estas enplektiĝi en tiu ĉi paĝo de la esperantlingva vikipedio (en alilingvaj paĝoj ĝi ne vidatas), kaj mi, la precipa verkinto de la artikolo, decidis ke laŭ la stilo de la teksto ĝi apartenas al "Bulgario" - la ekde ĉ. 60-70 jaroj normala e-lingva nomo. Tial la ero el vikidatumoj, kiu estas integra parto de tiu ĉi paĝo (kiel la nombroj pri loĝantaro kaj areo ankaŭ stokataj tie), konfuzigas la landonoman stilon de tiu ĉi teksto. Sekve mi prenis mian rajton kaj ŝanĝis la eron en vikidatumoj al la ĝenerala stilo de landonomoj en la teksto. ThomasPusch (diskuto) 12:55, 6 dec. 2022 (UTC)[Respondi]