Diskuto:Peŝto

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Estas konfuzige ke la artikolo titoliĝas Peŝto dum en la tuta artikolo estas uzata nur la nacilingva formo Pest kaj eĉ ne estas menciite ke Pest estas Esperantigita al Peŝto, des pli ke kiam oni legas Pest, oni eldiru ĝin Peŝt tute malkongrue kun Esperanta regularo. Mi sugestas ke ĉiuj aperoj de Pest estu anstataŭigita per Peŝto krom en la enkonduka frazo kiu vortiĝu :
Peŝto (hungare Pest [peŝt]) estis hungara urbo ...
Mi ne memfaras la ŝanĝon por ne eki redaktan militon sed atendas konsenton de Crosstor (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL), la precipa aŭtoro de la artikolo. --Arno Lagrange @ 09:14, 5 Jan. 2013 (UTC)

Estas Pest, kiu estas departemento, kie iam situis Pest (urbo). Similaj estas Tolna - Tolna (urbo); Békés - Békés (urbo), ktp. Pest (urbo) estis la origina, same en la hungara lingvo oni diris: Pest város. Pest (urbo) alinomiĝis. Aliparte Hungara Esperanto-Asocio deklaris tiujn geografiaĵojn, kiuj meritas o-finaĵojn. Pest ne apartenas al o-finaĵoj, ĉar ne estis ĉefurbo, same Tolna, ktp restis tiel (ne Tolnao, Bekeŝo, ktp). Peŝto ne estas trafa vorto por la iama urbo, ĝi estas pli mallonga formo de Budapeŝto, nuntempe tiel uzas la hungaroj.--Crosstor (diskuto) 06:52, 6 Jan. 2013 (UTC)
Hm, mi pensas ke mi foje en la esperantlingva literaturo vidis la esperantigon Peŝto, sed tiam ne forte atentis kaj ne notis konkretajn paĝonombrojn .. do ne povus nun pruvi mian memoraĵon. Se Hungara Esperanto-Asocio deklaris tiujn geografiaĵojn, kiuj meritas o-finaĵojn, kaj ne mencias la urbon Pest, tio ja estas argumento. Mi nun trovis plurajn vikipediajn artikolojn, kiuj uzas la esperantigon Peŝto (ekzemple la biografiojn Mihály Vitkovics, Miksa Falk, aŭ la tekston pri la asteroido 6817 Peŝto, kaj multajn privatajn retejojn kiuj uzas la vorton - guglo por la kombino "Peŝto kaj" trovas 1760 retejojn). En kazo de dubo, mi pledus por tolero de la esperantigita urbonomo "Peŝto", kiu ĉiukaze estas iukvante uzata kaj disvastiĝinta en esperantlingvaj tekstoj. Sed kompreneble eblas nomi la artikolon "Pest (urbo)" kaj indiki ke en la literaturo foje uziĝas la esperantigita urbonomo "Peŝto" - prefere ne nur kun retaj referencoj, sed ankaŭ per ne tiom facile ŝanĝeblaj referencoj de paperaj fontoj... ThomasPusch (diskuto) 11:37, 4 okt. 2016 (UTC)[Respondi]
Nuntempe ne estas bona solvo pri Pest/Pesto/Peŝto....Estas ankaŭ vorto pesto (malsano). Vp (escepte min) preferas Peŝto, sed estas ankaŭ nocio Pest, kiu neoficiale estas plena Budapeŝto. Plej ofte mi uzas Pest (urbo), kiu distingas de la ceteraj nocioj. La deveno de la loknomo estas tute nebula, sed la grekoj nomis la lokon Πέσσιον (Pession), laŭ mi tio estas la origino. Pest neniam estis ĉefurbo (kiel merita o-finaĵon), nur dum mallonga tempo estis iam ĉefurbo. Supozeble escepte min ĉiuj uzas: Peŝto. La origina ĉefurbo ĉiam estis Buda, kiu meritus o-finaĵon, sed ankaŭ tie mankas bona solvo. Iu preferas Budeno.--Crosstor (diskuto) 12:10, 4 okt. 2016 (UTC)[Respondi]