Diskuto:Peene
En la diskutpaĝo Diskuto:Meklenburgo-Antaŭpomerio#Frazo pri la ĉefaj landaj riveroj notiĝis:
En la ĝisnuna teksto pri Meklenburgo-Antaŭpomerio estis plia forte malĝusta frazo "La ĉefaj riveroj estas Elbo, Eldo, Peno (rivero) (Peene), Havelo (germane: Havel) kaj Varnovo (Warnow)." En vortaroj konfirmiĝas nur la esperanta riveronomo Elbo (jen en PIV 2020, ankaŭ en PIV 1970 p. 230), ankaŭ en E.-D. Krause Langenscheidt De-Eo 1983/1993 p. 142 kaj aliaj dulingvaj vortaroj. Ĉiuj aliaj vortoj kun o-finaĵoj estas fantaziaj pseŭdoinventaĵoj de iuj malseriozuloj. Ĝustas ke «"La ĉefaj riveroj estas Elbo, Elde, Peene, Havel kaj Warnow."» Enigi misinformojn en enciklopedion estas ataka vandalaĵo. Se iu entuziasmegas pri esperantaj nomoj de pliaj lokaj riveroj, lagoj, insuloj, montetoj, tiu povas verki literaturajn verkojn uzantaj meminventitajn esperantajn geografiajn nomojn, skribi elstarajn artikolojn en Monato, premi ke la verkaĵoj konsideriĝu en la reta "tekstato" de Esperanto, kaj kiam tiam almenaŭ unu vortaro en presita eldono mencias novan vorton, tiam eblas ĝin ankaŭ konsideri en vikipedio.
En tiu ĉi teksto pri la rivero mem tia fantazia "esperantlingvigo" ne metiĝis, tio tre bonas kaj nepre tiel restu. ThomasPusch (diskuto) 11:13, 14 apr. 2025 (UTC)