Diskuto:Simon Edward Adrian Payne

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Diskuto:Pejno Simono)
Vikipedia emblemo La temulo de ĉi tiu artikolo, Simon Edward Adrian Payne,

kontribuas kiel vikipediisto Pejno Simono (diskuto kontribuoj).

Ridindeco[redakti fonton]

Tiu artikolo montras la rindindecon de la esperanta mondo. En nacilingva enciklopedio oni tuj forviŝus ĝin. Se ĉiu narcisto de la mondo sin prezentus tiel...194.166.44.160 05:03, 18 Mar. 2014 (UTC)

Sekcio "Kopirajtoj"[redakti fonton]

Sal Simono!

Mi ne scias ĉu via paĝo estas menciinda (eble jes, ĉar vi tradukis/skribis multajn e-verkojn), sed -- laŭ mi -- ne akcepteblas havi sekciojn kiel "kopirajtoj" en vikipedia paĝo. Fakte, tiu estas sekcio de uzanto-paĝo. Krome, se vi estas menciinda, via paĝo ne respektas la kutimo de nomiĝi "Personnomo Familianomo" (fakte via paĝo nomiĝas kontraŭe). Kiun vi pensas pri tio?

Amike, --dapal(skribu @) 11:18, 30 Mar. 2012 (UTC)

  • Fakte Vikipedio ne estas loko por originaj esploroj kaj verkoj, oni povas aldonadi informojn nur de ekster-Vikipediaj fontoj. Kaj, kompreneble, tiujn fontojn poste referenci, por ke klaru ke tio ne estas origina esploro. Tial nepre tie estus referenco al la Kopirajto-parto por ke oni ne pensu ke iu alia liberigis verkojn de Pejno. --CubeF (diskuto) 14:55, 11 Jun. 2012 (UTC)

Rompo de reguloj de Vikipedio![redakti fonton]

  • Sal. Mi supozas bonan volon.... sed tiu ĉi artikolo rompis kelkajn regulojn de Vikipedio. Unue, Menciindeco: se oni estas sufiĉe menciinda en Vikipedio tial pri oni jam ekzistas kelkaj fontoj apogantaj tion, sen fontoj estas menciindeco dubinda. Pri fontoj ankaŭ Kontrolebleco: tiu ĉi artikolo citis absolute neniun fonton, bv. aldoni iujn, almenaŭ por plej gravaj aferoj. Vere grave, Vikipedio:Kio Vikipedio ne estas Vikipedio ne estas blogo (tiu ĉi "enciklopedia" artikolo estis kvazaŭ uzanto-paĝo), ne estas loko por orinala esplorado (Pejno Simono mem multe redaktis la paĝon!!!) - tio rilatas ankaŭ al neŭtraleco. Krome, Vikipedio ne estas stoko por ligiloj, portempe mi ilin lasis tie, sed oni uzu eksterajn ligilojn saĝe kaj menciu nur la plej gravaj paĝoj. --CubeF (diskuto) 15:26, 10 Jun. 2012 (UTC)
  • Pejno Simono en Diskutejo skribis: [cubeF] unue kritikis, ke mia paĝo ne havas referencojn. Mi metis iujn (plene stultajn), tiel ke ĝi ne plu aperu en la senreferenca listo.
  • Jes, sed Vikipedio bezonas referencojn kaj ne plene stultajn referencojn - tio estas granda diferenco! Referencoj servas por apogi asertojn en artikoloj, por ke ili estu kontroleblaj kaj neŭtraj kaj estas klare ke objekto de artikolo estas menciinda. Tial kondutado ke "mi enmetas stultajn referencojn por ke artikolo ne ŝajnu kiel stulta" rompas principojn de Vikipedio. Bonvolu korekti tion! --CubeF (diskuto) 12:41, 11 Jun. 2012 (UTC)
  • Bonvolu aŭ sufiĉe referencigu la artikolon aŭ ĉesu forigadon de averto-ŝablonoj pri tio! --CubeF (diskuto) 14:55, 11 Jun. 2012 (UTC)
  • HOMOJ, ATENTU!! Tiu ĉi artikolo estis verkita de Pejno Simono (jes, vere la temulo de la artikolo) - li mem tion asertas kaj tio videblas en la historio! Tio signifas ke ĝi estas membiografio kaj sekve tre probable ne estas sufiĉe neŭtrala, antaŭ ne fora tempo estis praktike nekontrolebla (nur pelis Pejnon por aldoni referencojn) kaj ĝi estas menciinda ŝajne nur tiom ke ĝin redaktas ĝia temulo kaj vikipediistoj kiuj volas forigi iujn mankojn de ĝi.
  • Pro la supre menciitaj kialoj ĝi nepre atentigu legantojn pri siaj mankoj. Tio utilas ne nur por ke aliaj vikipediistoj ĝi redaktu pli frue (se ĝi estas sufiĉe menciinda...) sed ankaŭ por leganto-nevikipediistoj - se ni montras ke ne perfektaj artikoloj estas ne perfektaj ni ankaŭ "montras" ke aliaj artikoloj estas bonaj. Se oni vidus tiun ĉi artikolon kaj laŭ ĝi pensus ke tia estas entuta kvalito de vikipedio, tiam oni ne plu fidus al Vikipedio.
  • Se artikolo enhavas mankojn, ĝi konfesu ilin! --CubeF (diskuto) 20:44, 1 Jul. 2012 (UTC)

Pri montrado de komencoj[redakti fonton]

Se mi rajtas ligi al ion, mi rajtas ankaŭ montri ties komencon. Eble iuj, leginte la komencon, tamen decidas ne plu viziti la paĝon. Jen simple pli komforta mekanismo, ĉu ne? --  PEJNO Simono  Diskuto  11:53, 11 Jun. 2012 (UTC)

  • Ligi al artikoloj kiujn vi (parte) kreis vi ja povas en via uzanto-paĝo, sed en artikolo tio ne estas tute taŭga. Do mia respondo: ne estas tiom granda diferenco inter montrado de ligiloj al artikoloj en artikolo kaj montrado de komencoj de tiuj artikoloj - ambaŭ estas malkonsilindaj. (Pensu pri homoj, kiuj verkis milojn da artikoloj. Aŭ poetoj kiuj verkis centojn da poemoj - kutimo estas ligi al kolekto de poemoj ne al ĉiu unuopa poemo, artikolo, ktp (kiel estas nun)).
  • Esence, laŭ rekomendoj/reguloj de Vikipedio estas vere malkonsilinde skribi artikolon pri si mem. Prefere oni stoku informojn en sia uzanto-paĝo kaj/aŭ diskuto de koncerna artikolo kaj aliuloj ilin aldonu al la artikolo (por ke estu plenumitaj kriterioj pri neutraleco, kontroleblo kaj menciindeco) --CubeF (diskuto) 12:35, 11 Jun. 2012 (UTC)

Ĝusta nomo[redakti fonton]

  • Kio estas oficiala nomo de Pejno Simono? Ĉar ŝajnas ke Pejno estas familinomo kaj Simono estas persononomo. --CubeF (diskuto) 13:14, 11 Jun. 2012 (UTC)
Se li elektas Pejno Simono kiel Esperanta verkista nomo, oni ne tuŝu tion. Kio estas la vera nomo?

Nevideblaj partoj[redakti fonton]

  • Mi denove forigis nevideblajn parton. Ili havis absolute neniun efikon al la artikolo kaj konfuzigadis uzanto(j)n. Tiuj aferoj ne apartenas al la artikola nomspaco. Se Pejno volas havi tiun artikolon kiel sian uzanto-paĝon, li kopiu (kaj iom redaktu) la kodon! --CubeF (diskuto) 13:37, 11 Jun. 2012 (UTC)
  • Bonvolu ĉesi aldonadi nevideblajn partojn en la artikolon! Ili sensence pezigas servilojn kaj redaktantojn kiuj provas diveni kial ili estas tie ĉi. Kaj kompreneble ke ilin plejmulte de redaktantoj ne vidas kaj neniu cerb-normala uzanto ilin uzos se oni volos ion aldoni ekster la kampoj, ekz. averto-ŝablonojn kiu en teksto prefere avertu pri ĝiaj misoj. --CubeF (diskuto) 14:55, 11 Jun. 2012 (UTC)

Protekto de la artikolo[redakti fonton]

Saluton. Mi ĵus protektis la artikolon por unu semajno. Do, bonvolu uzi tiun tempon por diskuti ĉi tie la deziratajn resp. necesajn ŝanĝojn. --Tlustulimu (diskuto) 10:03, 5 Jul. 2012 (UTC)


Argumentoj de Pejno Simono[redakti fonton]

Argumentoj de Pejno Simono
 

Referencoj

Mi atentigas, ke troviĝds jam 50 referencoj aŭ referenceroj tie ĉi, ĉe Zamenhofo estas nur 7, kaj ĉe simila membiografio, eĉ de administranto tie ĉi, jena Petr Tomašovský, estas precize 0. Do mi kredas, ke estas superflue nur flustre mencieti iam ajn denove la vorton referenco. Aŭ reguloj por ĉiuj, aŭ reguloj por neniuj.

Sufiĉe strange, post kiam CubeF ĉiam denove postulis referencojn, tiu iam mem komencis reforigi ilin. Ĉikonado pura. Temis pri ĉiuj referencoj al la originalaj fremdlingvaj tekstoj de la tradukoj. Oni tute evidente refenencu al originalaĵoj okaze de tradukoj.

  • Grava parto de referencoj estas "citado de si mem" - do fakte unu sola fonto (kvankam pliaj referencoj). Pliaj referencoj ne apogas sian aserton plene, oni povas nur supozi ke jes. Endas ankaŭ diferencigi inter"Referencoj" kaj "Notoj". Rilate al forigado de referencoj - referencoj apogu sian aserton, se ne, ili ne estu en artikolo. --CubeF (diskuto) 13:18, 31 Jul. 2012 (UTC)

Nomo

Kiel oni skribu mian plumnomon, kiun mi ĉie en Esperantujo ankaŭ voke uzas jam de jarkvindeko, kaj kiun Monato jam ekde jaroj precize tiel plene senprobleme presas, eble mi mem plej bone scias.

  • Tiu ĉi artikolo, same kiel ĉiu alia artikolo en Vikipedio, sekvu stilon de ties Vikipedio. Memoru, ke kutima stilo estas majuskligi familinomon, ne <small>-igi ĝin... --CubeF (diskuto) 13:18, 31 Jul. 2012 (UTC)

Formuladoj

Mi plej ofte tre precize formulas. Do rilate arbitrajn stilajn ŝanĝojn, oni estu tre singarda. Mi atentigas, ke mia praformulado:

Citaĵo
 Tradukinte kelkajn poemojn el la angla, la franca kaj la germana, skribinte kelkajn mallongajn rakontojn, li aldone iomete artikolumis kaj recenzis por la ĉiumonata revuo Monato
— Pejno Simono

ne havas la saman signifon kiel:

Citaĵo
 Li tradukis kelkajn poemojn el la angla, la franca kaj la germana, skribis kelkajn mallongajn rakontojn, iomete artikolumis kaj recenzis por la revuo Monato
— CubeF

Eble tia reformulado sufiĉus kiel parto de Mazi en Gondolando. Sed tie ĉi tutcerte ne. Fakte estas tiel, ke mi tradukis ekzemple la infanpoemegon Makso kaj Moĉjo jam dekkvin jarojn, antaŭ ol mi eĉ nur sendis legantoleteron al Monato. Nur jam sufiĉe spertiĝinte pri Esperanto per tradukado kaj verkado, mi kuraĝis elpaŝi kaj publike skribi por la revuo.

Naskiĝdato

En kampo kun la titolo Naskiĝdato oni ne metu aĝon. Do oni same ne mismodifu la enhavon de la ĉi-tiea informkesto ĉi-direkte. Cetere, naskiĝdato kaj naskiĝtago ne estas la samaj nocioj. Tio estis jam temo de diskuto en la diskutejo kaj oni modifis iun ŝablonon kaj ĝian dokumentadon pro tio. Kiu ne komprenas tiujn subtilaĵojn, prefere, almenaŭ miaopinie, tute ne reviziu &#151; ie ajn, ion ajn &#151; kaj pli specife, ankaŭ ne tie ĉi.

Menciindeco

Pri tio oni povus sendube diskuti. Sed fakte mi, alveninte, trovis jam dudekon da ligiloj al verketoj kaj artikoloj miaj jam tie ĉi. Do laŭ tio mi estas menciinda, ĉar oni jam menciis min. Vidinte la biografion de Franko Luin, kie unu afero mankis, mi decidis meti mem biografion pri mi. Tiam almenaŭ ĝi estos kompleta. Intertempe oni mencias min aldone en la Franca Vikipedio fr:Simon Edward Adrian Payne, do laŭŝajne mi estas por almenaŭ iuj tie ĉi iugrade menciinda.

Neŭtraleco

Mi forte kontestas, ke la paĝo estas iel ajn ne neŭtrala. Oni montru al mi solan ne neŭtralan frazon.

Montrado de komencoj

Mi ne ekkonas iun argumenton kontraŭ la montrado de la komencoj de miaj elstaraj artikoloj, fakte Artikoloj de la semajno tie ĉi. La ĝuste samaj artikoloj simile montriĝis dum po semajno sur la Ĉefpaĝo de la Vikipedio. Nur por ne devi kvereli pri tio, mi nun montras tiujn nur sur mia uzula paĝo. Evidente, kiam mi jam estos skribinta centon tiajn, tio eble ĉi-maniere ne plu konvenos. Tamen mi fakte alstrebas kvaliton, tute ne kvanton. Do cento supozeble ne estiĝos.

Lingvoj

Mi ne ekkonas iun argumenton, kial mi ne menciu, kiujn lingvojn mi regas aŭ regetas. Ke la Ŝablono:Babel ne kontrolas la nomspacon, antaŭ ol blinde enŝovi nekonvenajn kategoriojn, tio estas problemo de la ŝablono, ne problemo de mia apliko de ĝi. Se la ŝablono ne kapablas ĝuste funkcii aŭ nur uziĝu en specifa nomspaco, oni dokumentu tion. (Intertempe oni korektis la dokumentadon.) Mi provizore uzas la ŝablonon nur sur mia uzula paĝo. Eble mi riparos ĝin.

Kopirajtoj

Ĝuste tie ĉi ŝajnas al mi esti tre konvena loko por mencii mian sintenon rilate la republikigon de iuj verkoj miaj. Pli taŭgan lokon mi ne povas imagi. Kaj nun eĉ kun aŭtenta subskribo, kontrolebla en la Retarkivo.

  • Nu, kvankam Vikipedio ne estas la plej taŭga loko por tio, oni ja povas tion aldoni. Tamen, oni memoru, ke tiaj asertoj estu kontroleblaj, ĉu ilin vere deklaris ilia aŭtoro. Por tio oni uzas referencojn, se tiom grava aserto estas senreferenca oni la aserton forigu! --CubeF (diskuto) 13:18, 31 Jul. 2012 (UTC)

Nevideblaj partoj

Mi atentigas, ke por averaĝa redaktisto ĉiu artikolo tie ĉi entenas amason da teknikaj Volapukaĵoj. Ŝablonojn, iujn kestojn, iujn strangaĵojn kiel DEFAULTSORT, Kategoriojn, inter-Vikiajn ligilojn, normalajn ligilojn, ktp, ktp. Sendube, ne ĉiu revizianto komprenas ties signifon. Do kelkaj if-oj kaj kelkaj NOINCLUDE-oj vere ne ege ŝanĝas la situacion. Aldoniĝas amaso da urloj kaj, specife ĉi-kaze, eĉ 50 skribloke plene nevideblaj referencoj. Jam pro la enflua enmeto de tiom da referencoj la teksto estas parte apenaŭ plu redaktebla. Do mezuma revizianto, kiu ne komprenas tiaĵojn, simple lasu ĉiujn ĉi Volapukaĵojn en paco. Kaj entute, kial iu ajn grande modifu ĝuste tiun ĉi paĝon? Eble nur por afiŝi mian morton.

Programaro

Se mi mencias ekzemple Ĉapelilon, estis jam artikolo pri tiu programaro, mi ne vere ekkonas, kial mi ne metu liston de ŝablonoj tie ĉi. Denove, nur por ne kvereli, mi montras tiujn nun nur en mia uzula paĝo.

Sinkronigo kun uzula paĝo

Jen simple tre laborŝpara metodo nur devi varti unusolan paĝon. Mi ne vidas ion ajn, kiu kontraŭus tion. La indiko pri ŝarĝo por la servilo estas vere plene troigita. Temas nur pri unusola plia legado el la datumaro, se entute, ĉar estas en vero prokurilo ie en la ĉeno. Ĝuste tiun teknikon mi enkondukis en la ne mian ADLS Usono por montri liston de prezidentoj. Sen perfekti tion tie ĉi, mi ne sukcesus sencime funkciigi ĝin ankaŭ en la artikolo Usono. Cetere, ankaŭ tie jen unu plia legado el la datumaro.

Fina komento

Ne estas tiel, ke mi ne prikapablas priargumenti mian kazon. Estas simple tiel, ke mi konsideris aliajn aferojn pli gravaj. Speciale pro tio, ke ĉi-okaze temas pri kvarsemajna ĉikanado per du malsamaj uzulaj nomoj, alterne uzataj, ĉikanado, kiu laŭ mia takso neniel ajn rilatas al aŭtenta strebo plibonigi la artikolon. Tion oni povas tuj ekkoni baze de la fakto, ke la Kategorio:Membiografiaj artikoloj estis nur farita de CubeF speciale por mi. Aldone abundas tie ĉi membiografioj. Unu, cetere, plene senreferenca, plume de la administranto Petr Tomasovsky mi mem antaŭ nelonge aldonis al la nova kategorio. Do, abrakadbre, nun ĝi entenas jam du!

Krome, ekde precize kiu grado de memredaktado estu biografio konsiderata membiografio?

  • Precizaj limoj, kompreneble, ne estas. Sed se al la Vikipedia komunumo ŝajnos ĉiuj redaktoj de artikola temulo sufiĉe "malmembiografiigitaj", tiam tia artikolo ne plu estas konsiderata kiel membiografio. --CubeF (diskuto) 13:18, 31 Jul. 2012 (UTC)
PEJNO Simono Diskuto  12:05, 9 Jul. 2012 (UTC)
Ke ni haltu redakti la artikolon, eĉ se estas malperfektaĵo aŭ eraraĵo. Kaj oni forgesu ĉi tiun artikolon kaj oni ne provu siajn labormanierojn ĉi tie.
Resume, ke la artikolo estu fantomo kiel la aliaj cent sesdek kvin mil artikoloj tie ĉi. Ĉiuĵaŭde (Uzanto-paĝoDiskutpaĝoAlilingva) 14:19, 29 Jul. 2012 (UTC)

Malfarado[redakti fonton]

Kara Simono,

mi ne volas redaktomiliton, sed ĉu vi povas klarigi al mi, kial vi denove enmetis la aferojn, kiujn mi forigis? Artikolo pri vi ne estas via uzantopaĝo, kaj vi ĝin ne posedas. Ĝi estas parto de la enciklopedio kaj certe ne enhavu aferojn kiel "Pejno Simono donas al ĉiuj permeson laŭplaĉe republikigi kaj citi ĉiujn tekstojn siaplumajn kondiĉe nur, ke oni menciu lian aŭtorecon kaj lasas ilin tekste senŝanĝaj." - tiajn vi povas meti sur vian uzantopaĝon.

darkweasel94 (diskuto) 11:02, 29 Jul. 2012 (UTC)

  • Mi konsentas pri forigado de nevideblaj partoj kaj senreferencaj gravaj asertoj (ekz. kopirajtoj). Ili ne apartenas al la artikola nomspaco, eĉ se ili estas nevideblaj (almenaŭ tiomgrade). --CubeF (diskuto) 13:21, 31 Jul. 2012 (UTC)

→ Diskuto en la Administrejo. darkweasel94 (diskuto) 20:36, 31 Jul. 2012 (UTC)

Daŭre pri la artikola titolo[redakti fonton]

Daŭre la demando pri la artikola titolo ŝvebas. Klaras ke la temulo de la artikolo nomiĝas Simon Edward Adrian Payne, kaj en verkado uzas pseŭdonimon aŭ artistan nomon "Pejno Simono", kiu estu ekzakte tiel, en tiu sinsekvo. Tamen vikipediaj artikoloj principe uzas la veran nomon de homo por biografia artikolo, krom ke la pseŭdonimo estus tiom mondvaste konata kaj la vera nomo tute ne, ke trudiĝus uzo de la pseŭdonomo. Io tia povas okazi ĉe daŭre televide prezentata internacia rokmuzikisto, kiu scenejas sub pseŭdonimo, sed pri sinjoro Payne la vera nomo tute konatas, kaj la artista nomo ne estas ekscese pli en la amaskomunikiloj ol la vera nomo. Mi do alinomigas la artikolon al la vera nomo (kiel praktikas la koncerna franca artikolo), kaj metas alidirektilon. La pseŭdonimo kompreneble plu menciiĝu en la unua frazo de la teksto. ThomasPusch (diskuto) 21:10, 15 jun. 2016 (UTC)[Respondi]