Diskuto:Pekino

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Wade-Giles kaj Pinyin ne estas 'angla'. --Xiaopo (Diskuto) 01:48, 21. Dec 2003 (UTC)

Kial informkesto anstataŭ geokesto ? --pino 09:00, 12 Nov. 2011 (UTC)

Ĉar la ruĝa punkto de la mapo ne ĝuste indikis Pekinon.Kaj kelkaj informoj estas sensignifaj,kiel pri parko.

Celumio 09:48, 12 Nov. 2011 (UTC)

Se estas iuj infomoj nekompletaj, bv kompletigi ilin. Se estas iuj eraroj en la ŝablonaj informoj, vi povas korekti ilin aŭ demandi pri la korekto. Geokesto estas kvazaŭ granda ŝipo kapabla preni multajn informojn kaj vi forĵetis la ŝipon kaj prenis barkon. Petr Tomasovsky 16:26, 26 Nov. 2011 (UTC)

Saluton. IPulo ĵus ŝanĝis la tekston, tiel ke ne plu legeblis io pri "Pekino", sed pri "Bejgxingo". Ĉar li ne metis referencon nek fonton pri tio, mi jam malfaris la ŝanĝon. Krome mi dubas pri ĝia utilo. Kaj li ne atentis, ke eĉ okazis x-sistema fuŝo, do aperis gx anstataŭ ĝ. --Tlustulimu (diskuto) 11:46, 1 Mar. 2016 (UTC)

La nomo "Pekino" estiĝis laŭ la 15-a regulo el la pola "Pekin", la rusa "Пекин" [Pekin], la germana "Peking", hispana "Pekín" kaj la franca "Pékin". Do la alia vorto "Bejĝingo" baziĝus nur sur la loka, ĉina nomo, sed ne eblas laŭ la 15-a regulo. --Tlustulimu (diskuto) 12:03, 1 Mar. 2016 (UTC)
http://esperanto.cri.cn/681/2009/06/29/1s98717.htm http://esperanto.cri.cn/1/2004/04/14/1@7129.htm La laŭelparola esperantigo de Beijing ne estas akceptepla. La formo Pekino jam radikiĝis, estas vaste uzata.Narvalo (diskuto) 12:30, 1 Mar. 2016 (UTC)
✔ Farite mi aldonis kelke da referencojn por ambaŭaj nomoj.--Salatonbv (diskuto) 22:23, 1 Mar. 2016 (UTC)

Proksimaĵo al granda nombro (ekz loĝantoj kaj areo)[redakti fonton]

"Laŭ la stato de 2020 en la urbo vivis 21 893 095 loĝantoj sur areo de 16 410,54 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1 334 loĝantoj/km²."

Kiam la nombroj estas sufiĉe grandaj ne estas graveco pri la precizeco, do ĉu oni povu havi ŝablonon kiu prenas nombron kaj redonas nombron en la proksima miliono? Alia ŝablono povus doni proksimaĵon al proksima milo.

Do, rezulte mi volas havi

"Laŭ la stato de 2020 en la urbo vivis preksaŭ 22 milionoj da loĝantoj sur areo de preskaŭ 16.5 miloj da kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1 334 loĝantoj/km²." Sj1mor (diskuto) 18:23, 30 mar. 2024 (UTC)[Respondi]

Verŝajne mi solvis pere de tiu ĉi kodo
Laŭ la stato de {{WikidataLoĝantaroDato}} 
en la urbo vivis {{unuo|{{#expr:({{WikidataLoĝantaro}}/1000000) round 1}}|milionoj da loĝantoj}} 
sur areo de {{unuo|{{#expr:({{#invoke:Wikidata|claim|P2046}}/1000) round 1}}|miloj da}} kvadrataj kilometroj, 
kio rezultigas loĝdenson de {{unuo|{{#expr:({{WikidataLoĝantaro}}/{{#invoke:Wikidata|claim|P2046}}) round 0}}}} loĝantoj/km². 

Sj1mor (diskuto) 19:24, 31 mar. 2024 (UTC)[Respondi]

Aha. Bona ideo. Ĉu ni eble metu vian kodopecon en iun helpopaĝon de Vikipedio? Sed mi nun ne havas ideon en kiun, ĉar vi ja uzis kodon kun ŝablonoj kaj iom da Lua-alvoko. Ĉu eble vi? Krome eblas eĉ iomete influi la rondumadon en {{informkesto geografiaĵo}} (kaj eble eĉ {{geokesto}}) uzante specifajn parametrojn por tio. Mi pensas, ke mi eĉ listigis ilin en la dokumentado de la Lua-baza ŝablono.
Kaj mi hodiaŭ rimarkis kromefikon en {{geografiaĵoj}} (ĉefa modulo por {{informkesto geografiaĵo}}) pro hieraŭa aldoneto kaj korektis ĝin. Subite mapo ne plu ĝuste funkciis, se la koordinatoj venis rekte el la rilata Vikidatuma ero. Dum la korekteto mi eĉ malaperigis plian fuŝeton en la sama kodopeco. Tlustulimu (diskuto) 19:57, 31 mar. 2024 (UTC)[Respondi]

Signifo de aserto[redakti fonton]

"Pekino estas la 15-a laŭ la Listo de Mondaj Ĉefurboj" kun rompita ligilo.

KioN volas signifa la aserto? kioN signifas la listo?

Sj1mor (diskuto) 18:25, 30 mar. 2024 (UTC)[Respondi]