Diskuto:Penango (insulo)

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La insulo same (aŭ eĉ pli) prave povus nomiĝi Pinango laŭ la malaja formo anstataŭ la anglalingva. Ĉar tamen ĝis nun la angla formo uzatas en pli da aliaj lingvoj ol la malaja, mi provizore elektis la "e"-formon. La formo kun esperantlingva o-finaĵo ŝuldiĝas al tio, ke la insula nomo same ankaŭ estas la nomo de malajzia subŝtato (el la insulo kaj iom da teritorio sur la malajzia duoninsulo), kaj subŝtatoj laŭ lingva kutimo rajtas je esperantigita nomo - kaj estus strange, se la subŝtato havus alian nomon ol la insulo, dum temas pri la sama vorto. Artikolo pri la subŝtato tamen, kiel videblas, ankoraŭ ne ekzistas. -- ThomasPusch (diskuto) 18:30, 6 Aŭg. 2012 (UTC)