Diskuto:Pendotrajno de Wuppertal

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Pri glistrajnoj kaj ŝvebotrajnoj kaj pendotrajnoj:

En la diskutpaĝo de artikolo nun nomata maglevo estas la jena noto:

Ĉu maglevo glisas?[redakti fonton]

Mi dubas pri tio. Bonvole komparu kun la difino de glisi en PIV. Ŝvebotrajno (anstataŭ glistrajno) estas taŭga vorto kaj krome plurajn fojon pli ofte uzata. Montanesko (diskuto) 12:45, 30 Jul. 2012 (UTC)

Montanesko tute pravas. Tamen indas atenti, ke nun en la esperanta vikipedio la vorto ŝvebotrajno estas uzata por iuj veturiloj kiel ekzemple la Ŝvebotrajno de Wuppertal, kiuj fakte estas pendotrajnoj kaj tute ne ŝvebaj (kvankam tiel povus ŝajni, se oni sub la trajno atendas relojn kaj radojn, kaj perceptas ke manke de subaj reloj la veturilo, vidata de sube, iom aspektas kvazaŭ ŝvebi, sed tiel ja klare ne estas - la trajno ja klare havas relon supre. La akronimo Maglevo tamen tute nekutimas kaj strangas en Esperanto: Do rekomendindas renomi la "pendotrajnojn" (ekzemple en Wuppertal, principe ankaŭ en Dresden kaj Memphis) "pendotrajnoj", kaj poste nomi la koncepton "maglevo" aŭ "glistrajno" "ŝvebotrajno". -- ThomasPusch (diskuto) 23:20, 16 Nov. 2012 (UTC)
PS: Kvankam en la germana lingvo kutimiĝis la termino "Schwebebahn", ankaŭ la germanlingva vikipedio atentigas pri al erareco de la esprimo, ekzemple en la artikolo "Schwebebahn Dresden": "Die Bezeichnung Schwebebahn ist technisch falsch, weil im Gegensatz zu einer Magnetschwebebahn ein ständiger Kontakt zwischen Fahrweg und Fahrzeug besteht." (teksto laŭ stato 2012-11-16)
Pri la efektive alinomigo ŝvebotrajno > pendotrajno kaj maglevo > ŝvebotrajno vidu la diskutpaĝon pri la teksto "ŝvebotrajno". ThomasPusch (diskuto) 22:48, 13 dec. 2020 (UTC)[Respondi]
Por entute forigi la lastan ruĝan ligilon el la teksto, mi ĵus ankoraŭ verkis mallongan artikolon pri la korporacio germane nomata Verkehrsverbund Rhein-Ruhr. ThomasPusch (diskuto) 22:48, 13 dec. 2020 (UTC)[Respondi]