Diskuto:Pentrarto

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Diskuto:Pentrado)

Bone, iu aldonis amason da portugalaj pentristoj kaj bildoj al tiu paĝo ! Granda kaj impresa laboro, sed mi ne certas, ĉu ili estas je la bona paĝo ĉi tie ! Se ĉiu sistemece aldonas la pentristojn de sia lando, la paĝo rezultos vere senfina kaj teda listego da nekonataj pentristoj...

Ĉu ne pli bonus krei specifan paĝon por la portugala pentrarto (aŭ iu ajn alia nacia pentrarto), por ke la vizitantoj de la Vikipedio kiuj havas specialan intereson por tiuj ĉi, povos retrovi ilin pli facile, kaj por ke tiuj kiuj serĉas nur ĝeneralan informon pri pentristoj ne frontos tiun longegan liston ???

Vi pravas! Fakte al mi eĉ ne plaĉas la nomo de la artikolo: pentrado estas agado, do mi proponas nomi la artikolon Pentroarto kaj ni kreu alian artikolon pri Pentristoj. Ĉu aliaj opinioj? Unukorno

Ĉu ne arto estas "agado"? Kion diras PIV - ĉu "pentrado" aŭ "pentroarto" aŭ "pentradarto"? Mi ne bone vidas kialon grupigi artoverkojn laŭ nacio. En artikolo literaturo la aŭtoroj ne grupiĝas laŭ lando, sed laŭ lingvo, la ĉefa "distingilo" de skribaĵoj. En artmuzeo, oni kutime grupigas pentristojn laŭ epoko kaj stilo. Mi tute laikas pri la afero, sed ĉu vere nacieco estas ĉefa distingilo de pentraĵoj? Kaj, krome, kial disigi "pentristoj" disde "pentroarto"? Ni ja ne tion faras en la literatura sekcio.

Simila kaoso regas en la paĝo muziko. Kion fari?

--Bab (kiu antaŭe sin nomis "Bjørn", Bab 12:32, 5. Okt 2006 (UTC))

Ne sufiĉas aldoni dekojn da nomojn (da portugalaj pentristoj !) por riĉigi tiun artikolon. Estus ANKAŬ bone redakti tekstojn pri tiuj pentristojn ! Oni nenion scias nek lernis pri ili, nur vidas la pentraĵojn !! Kiuj ili estas, kiam ili vivis, ktp...

Jes, sed tiu estas la filozofio de Vikipedio-> iuj kelkfoje ekas iun aferon kaj aliaj devas kompletigi ĝin - mi NE faros tiun amasegon da laboro sola ĉar mi ne estas mazokisto

Neniu petas de vi, ke vi aldonu tiom da nomoj kaj bildoj ! Mi demandas min krome, ĉu estas la ĉefa celo de Vikipedio prezenti tiom da bildoj sen klarigo pri la aŭtoro. Vikipedio estas enciklopedio, ne pentraĵo-galerio !

Al Bjørn: Laŭ PIV Pentrado kaj Pentrarto ĝustas – do bone, ni ne ŝanĝu la nomon de la artikolo. Kiam mi havis la ideojn pri la pentristoj, mi pensis pri niaj artikoloj Kino kaj Aktoroj, sed bone: la pentristojn ni listigu aparte, kiam nia artikolo pri pentrado estos pli ampleksa. Al ĉiuj: La listigo de la pentristoj laŭ stilepokoj estas jam bona komenco. Tamen ni ne estas pentraĵgalerio kaj aldoni etan navigilon ne estas tiom granda laborego. (Komparu ankaŭ nian diskuton pri kantotekstoj). Amike, --Unukorno 13:51, 1. Dec 2002 (UTC)