Diskuto:Permesilo de GNU por Liberaj Dokumentoj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi ligis ĉi tien per GNU Liber-Dokumentada Licenco. Kiel Brion demandis, eble ni ŝanĝu al tia plena nomo por la artikolo kaj GFDL estu alidirektita. Mi volis skribi tion proponon ie, do jen. Kaj ankaŭ mi volas mencii ke nun mi opinias ke "Dokumentaro" eble estas pli bona traduko, do GNU Liber-Dokumentara Licenco. Mi ne tro trankvilas pri "GNU", eble "GNU-a" estas pli bona, sed mi sekvas la nomon "GNU Ĝenerala Publika Licenco" (GPL) kiun mi trovis en la reto (sed ne sukcesis trovi tradukon de GFDL!). Sed mi vidas en nia vikipedio ankaŭ plenigotan ligilon GNU-a projekto do iu alia samopinias. Mi menciu ke mi ne sukcesis trovi tradukon de la nomo de FSF en la reto, do mi tradukis ĝin kiel "Liber-Programara Fondaĵo". Mi komencis per "Libera Softvaro" sed mi trovis ke ni jam havas artikolon pri libera programaro, so mi sekvis tiun tradukon. --Jacob SCHWARTZ


Kiel povas esti la licenco ankoraŭ diskutata? Kiu estas la nevariendaĵoj laŭ GFDL? -- Davidme 02:17, 28. Feb 2003 (UTC)


Mi redaktis paĝon pri publikpropraĵo. Se iu deziras, povas traduki la ceteron.


Se ekzistas en en eo kopirajto(en copyright), ĉu ni (ne)enkonduku en eo la internaciismon kopilefto? Vikipediisto:Jan


Ĉu iu el oftaj kunlaborantoj en la Vikipedio povas helpi min kaj konfirmi al mi (mi, kiu tre malofte povas vizi tiun ĉi lokon), ĉu mia supozo, rilate al kopirajto/kopilefto de la tekstoj en tiu ĉi enciklopedio: se mi legas iun anglan Wiki-artikolon kaj vidas, ke en Esperanto, aŭ en la ĉeĥa (mia naskiĝlingvo) tiu informo ankoraŭ ne ekzistas (tie ĉi oni nekorekte ofte uzas "ne jam ekzistas"; ankaŭ mi vidis plurfoje uzi "ne jam" en la senco "ne plu") - ĉu mi rajtas precize traduki la anglan artikolon en Esperanton kaj en la ĉeĥan kaj publikigi en la Esperanta, respektive ĉeĥa Vikipedio? Ĉu precize tiel libere mi povas agi? Axu ĉu mi devas ĉiam reformuli la tradukatan tekston, por ke ĝi estu "mia artikolo"? Ĉu mi bone komprenas la kopilefton? Vikipediisto:Jan

Jan, vi instigas min plenumi mian projekton esperantigi la GFDL (ĝi plu mankas). Sed mi povas resume diri ke kopilefto transdoniĝas tra tradukoj : la rajtigilo signifas ke iu ajn rajtas kopii la dokumenton, traduki ĝin, resumi ĝin, kondiĉe ke tiu plusendas la kopilefton kaj ne ŝanĝas ĝin al kopirajto. Do tipe, la diverslingvaj artikoloj de la vikipedioj funkcias sub GFDL tra ĉiaj tradukoj kaj redaktoj. -- Arno Lagrange 10:35, 25. Sep 2003 (UTC)
Mi preferas uzi la vorton "kopilaso" :-p--Seveĉjo 12:55, 6. Sep 2005 (UTC)