Saltu al enhavo

Diskuto:Pfaffbad

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi petas pri laŭeble klara lingvaĵo, kiu ne evitas verbojn per strangaj substantivaj konstruoj: Ekzemplo estis la frazo "Fermiĝo venis en la 1970-a jaro", kiu en normala lingvaĵo estas "En 1970 oni fermis la banejon" aŭ eĉ pli klare, nomante la kulpulon, "En 1970 la urbo fermis la banejon." Verboj estas aktiveco, ofte estas la centro de frazo, kaj oni ne kaŝu ilin en sustantivigitaj formoj. Se oni faras tion, oni plimalfortigas la frazon, faras ĝin pli pala, malpli kolora, malpli viva. ThomasPusch (diskuto) 12:05, 25 mar. 2023 (UTC)[Respondi]