Diskuto:Piedpintaj ŝuoj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi proponas ŝanĝi la nomon al Piedpintaj ŝuoj, ĉar la nuna nomo, eble ĝusta, sed tute neprononcebla. Jen diskuto rilata al la temo.--RG72 (diskuto) 15:50, 24 Aŭg. 2014 (UTC)

Por Por: Via propono "Piedpintaj ŝuoj" estas bona, ĉar ĝi rilatas al la danco, por kiu oni uzas la ŝuojn. La danco nomiĝas laŭ la vortarego de Krause "piedpinta danco" (germane "Spitzentanz").
Krome mi pensas, ke estas pli bone daŭrigi la diskuton ĉi tie, ĉar ne ĉiu vikipediisto estas membro en Facebook. Do, mi kutime ignoras ekstervikipediajn diskutojn, precipe se ili okazas en paĝaroj, kie mi ne emas alsaluti. --Tlustulimu (diskuto) 16:21, 24 Aŭg. 2014 (UTC)
Mi konsentas kun la ŝanĝo, kvankam mi ne konsentas kun la argumento por ĝi. "Surfingrebligaj ŝuoj" ja estas tute prononcebla por homo, kiu kapablas bone prononci ĉiujn normalajn Esperantajn vortojn. La vera problemo kun tiu kunmetaĵo estas, ke ĝia intencita signifo ne estas facile travidebla. La intencita signifo estas, ke la ŝuoj ebligas surfingran staradon, sed oni povas unualege miskompreni la kunmetaĵon kvazaŭ ĝi esprimus, ke la ŝuoj igas ion surfingrebla (kio estas tute sensenca, sed ja malfacilas vidi la senchavan interpreton ĉe tiu kunmetaĵo). "Piedpintaj ŝuoj" estas multe pli facile interpretebla, kaj aldone ankaŭ pli konciza. Marcos (diskuto) 08:06, 25 Aŭg. 2014 (UTC)
Por Por: Lamas elparolo de tiu vorto, malfacilas ĝin analizi, mi verŝajne post 5 minutoj forgesus ĉu temas pri surfingreblaj, surfingrigaj aŭ aliaj ŝuoj --Lohengrin (diskuto) 09:47, 25 Aŭg. 2014 (UTC)
✔ Farite --Tn4196 (diskutoj) 15:56, 1 Okt. 2014 (UTC)