Diskuto:Plozivo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Artikol-nomo[redakti fonton]

Ĉu ni alinomu la artikolon al "halto", ĉar ĝi ja temas pri ĉiuj haltoj, ne nur pri plozivoj? Marcos 22:20, 30. Jun 2007 (UTC)

Svage mi pensas memori ke mi deziris fari tion antaŭe, sed tiam ne faris tion por traduktempe fideli al la originalo. Tamen, mi restudu la afron kaj poste komentu. Bill O'Ryan 00:55, 1. Jul 2007 (UTC)
Absolute jes! Ankaŭ laŭ mi ĉi tiu artikolo prefere nomiĝu "Halto". Mi forstrekas la supran malpravan klarigon. Mi nun ne memoras la tiaman kialon. Tamen mi vidas ke "halto" mankas tiusence en PIV, kaj mi tiam veŝajne kontrolis PIVon. Bill O'Ryan 23:14, 1. Jul 2007 (UTC)

Ĉi tio daurigas diskuton pri termino "halto komenciĝinta ĉe Diskuto:Naza konsonanto:

Kvankam sincere estas mia svaga impreso ie vidi terminon halto ie ekster vikipedio, mi ne povas trovi kie, kaj mi ne plu fidas mian memoron tiom kiel en antaŭaj jaroj. Ĝis nun mi trovis nur unu uzon en la interreto kaj tio estis en wikibooks kaj datiĝas de aprilo ĉi-jare: [1] En vikipedio mi nun trovas ĝin pure sendepende de miaj manoj nur en la artikolo Poliespo. Kvankam mi ankaŭ kredas ke mi verŝajne vidis la vorton ie en vikipedio antaŭ ol ekuzi ĝin ĉi tie, ne estis en artikolo Poliespo, ĉar tiun mi ne antaŭe vidis -- kaj kredo ne estas, laŭ mi, scio. Do, mi nun vere ne scias kion diri pri ĉi tiu vorto mem. Mi supozas ke la nocio bezonas ian terminon se Esperanto povu esti esprimilo por koncernaj fakaj aŭ skolaj verkoj.
En aliaj fakoj oni amase Esperantigas fakterminojn kaj absolute neniu ekpepas proteste, sed kiam temas pri lingvaj aferoj ... Nu tio neniel estas aparta vikipedia afero, ne eĉ aparte Esperantista afero. Pri lingvoj kaj pri ... Sufiĉas! Mi ĉesu ĉi tie. Aliaj decidu.
Ĉar mi plurartikole uzis la terminon, mi kompreneble volontulos fari riparojn se oni ĝenerale interkonsentos por ekstermado. Afable, Bill O'Ryan 00:33, 2. Jul 2007 (UTC)

Plosivo aŭ plozivo[redakti fonton]

Marcos asertas sur la jena diskutpaĝo, ke "Ĉiuokaze, "plozivo" estas ... pli multe uzata ol "plosivo" en la ekster-Vikipedia interreto". Mi opinias tiun asertas tute misa, ĉar simpla guglado donas al mi

Rezultoj 1 - 10 de proksimume 693 por plosivo (0.15 sekondoj)
Rezultoj 1 - 10 de proksimume 230 por plozivo (0.30 sekondoj)

Do, plosivo estas trioble pli ofta formo, ol "plozivo". Alaŭdo ۩ 18:39, 1. Jul 2007 (UTC)

Saluton, Alaŭdo. Mi pensas, ke vi eraras. En la nova vortarego "Großes Wörterbuch Deutsch-Esperanto" de Krause troviĝas la formo plozivo sub la kapvorto "Explosiv, Explosivlaut" sur la paĝo 428, same kiel en la inversa vortaro "Großes Wörterbuch Esperanto-Deutsch" sur paĝo 586. Kaj la alia variaĵo tie ne ekzistas. Libroj laŭ mi estas pli fidindaj ol Guglo, ĉu ne? Kore --Tlustulimu 18:52, 1. Jul 2007 (UTC)
Mi ĵus rigardis al Guglo kaj vidis tie, ke kelkaj el la trovaĵo de la formo plosivo estas sur hispanlingvaj paĝoj. Do ne eblas kunnombri ilin. Kore --Tlustulimu 18:58, 1. Jul 2007 (UTC)
Fakte vi pravas, dankon pro atentigo! Alaŭdo ۩ 19:04, 1. Jul 2007 (UTC)

Mi kutime faras Google-provojn per ĉi tia ŝlosilo: plosivo kaj estas kio draste emas malpliigi la problemon, kvankam ĝi eble mistrafas kelkajn paĝetojn. Afable, Bill O'Ryan 19:38, 1. Jul 2007 (UTC)

Ĝuste ĉi tiun aldonon de 'kaj estas' mi ĉiam praktikas, kiam estas iu risko, ke samforma vorto ankaŭ ekzistas en aliaj lingvoj. Mi do origine serĉis 'plozivo kaj estas' (87 trafoj) kaj 'plosivo kaj estas' (31 trafoj), pro kio mi diris ke "plozivo" estas pli multe uzata ol "plosivo" en la interreto. Marcos 21:32, 1. Jul 2007 (UTC)
Estas pli racia vojo: dum la traduko de Google al E-o (en kiu ankaŭ mi partoprenis siatempe), oni ankaŭ programis la "rekonon de lingvoj" por ĝi, tiel ke E-o estas aŭtomate detektata sur la paĝo. La algoritmo estas pli inteligenta, ol "kaj estas" kaj uzas pliajn kriteriojn (interalie ankaŭ tute nekutimaj por aliaj lingvoj x-kunmetoj). Mi simple havas mian propran serĉilon, kiun mi instalis sur unu de iGoogle-paĝoj, kiu serĉas nur tra E-paĝoj. Oni ne devas endoni iujn kromajn serĉmendojn por serĉu nur sur E-paĝoj. Alaŭdo ۩ 06:20, 2. Jul 2007 (UTC)
Ĉu vi povus klarigi al mi, kiel mi povas instali tian nur Esperant-lingvan serĉilon?
Vi menciis, ke vi antaŭe kunlaboris pri tradukado de guglo al Esperanto. Mi foje trovis eraretojn en la Esperant-lingva guglo, kaj provis eltrovi, kiel oni povas korekti ilin, sed neniam sukcesis. Ĉu vi povus klarigi, kiel oni kunlaboras en tio? Marcos 22:39, 2. Jul 2007 (UTC)
Mi ne scias, ĉu nun la afero estas alia, sed kiam mi komencis kunlabori kun Google oni devis anonci sin en la servo, kiu nomiĝas "Google en via lingvo". Se vi jam havas konton ĉe Google, tiam simple iru al "Mia konto", tie vi devas vidi la Guglo-servon "Google in your language", kiu ebligas al vi elekti viajn lingvojn kaj kunlabori. Vi povas aŭ korekti jam faritajn tradukojn, aŭ traduki novajn frazojn (ankoraŭ entute ne tradukitajn). Krome, elekteblas projektoj, kiujn oni volas traduki. Se vi ne sukcesos trovi tiun servon, skribu al mi, povas esti, ke ĝi ne estas tute publika (mi estas oficiala beta-testanto de Guglo en kelkaj projektoj kaj ne certas, kiuj el ili jam estas tute publikaj, kaj kiuj estas malfermitaj nur por oficialaj beta-testantoj). Amike, Alaŭdo ۩ 10:23, 4. Jul 2007 (UTC)
Aldone: pri la serĉilo bezonatas aparta klarigo, mi dume estas en la laborejo, kaj responos kiam mi revenos hejmen, sed verŝajne ne hodiaŭ. Amike, Alaŭdo ۩ 10:24, 4. Jul 2007 (UTC)
Mi faris la jenan komparon. Trafoj trovitaj per malsamaj anstataŭ-ĉapeloj malsamas. Ideale oni povu peti Google samtempe serĉi x-metode, latin-3e, utf8e, unikode, hoe, kaj demetita-ĉapele c^. Bill O'Ryan 01:48, 3. Jul 2007 (UTC)


Trafoj en Google
ŝlifi ŝlifi kaj estas
per Google Goodle-eo Google Google-eo
x: sx 29 9 13 7
Lat-3:þ 19 4 4 4
utf-8 1520 54 33 30


Ĉu halto?[redakti fonton]

La tradicia termino, kiun fonetikistoj preferas, estas "plozivo" (PIV). La maloportuna formo "plosivo" enestis tamen en malnovaj eldonoj de PV. La Esperanta vorto "halto" ne havas tiun sígnifon. Ĝi ja priskribas, kio okazas kun la aerfluo, sed ne hejmas en la lingvo. Uzi ĝin por nazaloj estas, krome, misinforma. Ĉe tiuj, la aerfluo ne haltas. 81.216.142.226 23:19, 26. Aŭg 2008 (UTC)