Diskuto:Manartiko

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Diskuto:Pojno)

Manradiko anstataŭ Pojno[redakti fonton]

Mi proponas alinomi tiun artikolon per la vorto manradiko, ĉar pojno estas ne vere utila neologismo.--DidCORN la 3-a de decembro 2016,10:30 (UTC)

Konsentite, ke "manartiko" pli facile kompreneblas ol la faka termino, sed pojno ekzistas, en la esperanta literaturo kaj en faka lingvaĵo de via esperantlingva ortopedo, kaj se vi volas kompreni kion via esperantlingva ortopedo celas se li aŭ ŝi uzas la malpli ofte uzatan vorton "pojno", aŭ kion la vorto signifas en romano, tiam utilas se enciklopedia artikolo pri pojno almenaŭ mencias tiun vorton, kiel alternativon al "manartiko", ne tute prisilentas ĝin kiel nun, kaj nur eblas preni duan informilon kaj serĉi la vorton en vortaro. Tute forredakti ekzistantan vorton el artikolo, eble nur ĉar oni volas eduke malkuraĝigi ties uzon, signifus miskompreni la signifon de vikipedio: enciklopedio priskribas la mondon kia ĝi estas, kaj ne havas la taskon misie influi kaj eduki la homojn, kion ili faru en sia vivo kaj kiujn vortojn ili rajtas koni kaj uzi kaj kiuj estas malpermesataj laŭ opinio de unusola individuo kvankam ili listiĝas en vortaro. ThomasPusch (diskuto) 10:18, 14 dec. 2022 (UTC)[Respondi]
Mi samopinias. RG72 (diskuto) 10:26, 14 dec. 2022 (UTC)[Respondi]
Nur nun mi vidis, ke la vorton pojno tute ne forigis el la teksto , kiu proponis la alinomigon, aŭ RG72, kiu efektivigis ĝin, sed nova uzanto, kiu nomas sin kaj proponis forstreki la vorton la 11-an de oktobro 2022, la unuan tagon en kiu li/ŝi entute ekŝanĝis ion en vikipedio. Tamen mia komento daŭre same validas. ThomasPusch (diskuto) 10:34, 14 dec. 2022 (UTC)[Respondi]
Mi simple plenumis decidon de la komunumo, esprimitan en VP:AA. RG72 (diskuto) 10:37, 14 dec. 2022 (UTC)[Respondi]