Diskuto:Popoliniciato (Svislando)

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

"iniciat/" anstataŭ "iniciativ/"[redakti fonton]

Mi proponas uzi la Fundamentan "iniciat/" anstataŭ la neoficialan "iniciativ/" en la artikoltitolo kaj -teksto. Laŭa ŝanĝo jam okazis ĉe Svisa popoliniciato kontraŭ misuzaj bonifikoj post interkonsento sur la tiea diskutpaĝo. Ĉu iu kontraŭas? Marcos (diskuto) 10:59, 22 Mar. 2013 (UTC)

Ĉar neniu kontraŭis, mi nun efektivigas la ŝanĝon. Marcos (diskuto) 10:59, 27 Mar. 2013 (UTC)
Saluton, Marcos. Sed vi forgesis alĝustigi la vikidatuman paĝon d:Q335918, kiu enhavas la intervikiajn ligilojn. --Tlustulimu (diskuto) 11:49, 27 Mar. 2013 (UTC)
Ho ve! La sistemo devus proponi tiun ŝanĝon al oni kiam oni ŝanĝas titolon, simile kiel ĝi proponas ŝanĝi la titolon ankaŭ de la diskutpaĝo. Tiam oni povus elekti, ĉu la sistemo faru tiun ŝanĝon aŭ ne, kaj se oni elektas ke jes, la sistemo mem faras la ŝanĝon al vikidatumoj. Mi esperas ke la homoj ĉe Vikimedio jam planas ĉi tiun plifaciligon; alikaze ja estas terura ĝeno ĉiam devi fari tion permane... Marcos (diskuto) 12:14, 27 Mar. 2013 (UTC)

Fakte oni ne povas observi ĉio, se mi vidintus tiun-ĉi ŝanĝon mi forte oponintus. "Iniciativo" ne estas simple "iniciato" mi referencas al la zamenhofa vortuzo "civitana iniciativo", viud en PIV. Estintus la minimumon averti la ĉefan kontribuanton de artikolo antaŭ ol modifi titolon. Ĉar tion vi ne obeis, mi tiun-ĉi kaŝitan "diskuton" ne povas konsideri seriozaĵon. Mi tial permesas al mi nuligi tiun-ĉi modifon, kiu ne baziĝas sur PIV sed sur persona interpreto de la fundamento. Se ni volus limigi Esperanton al la nuraj fundamentaj radikoj, tiam fakte nia lingvo ŝrumpus terure.DidiWeidmann (diskuto) 18:24, 2 Jul. 2014 (UTC)

Se entute oni volus dedukti la substantivon de la radiko "iniciati" tiam ne devus esti "inicaito" sed "iniciataĵo". Iniciato ja estus la agon lanĉi la "iniciataĵon", do la kolektado de la subkriboj. La artikolo tamen temas pri la teksto. Tamen ĉe civitana iniciativo temas pri aparta fakvorto, sed ne pri simpla iniciataĵo, kaj la vortuzo ja estas tradicia kaj enradikiĝinta. Simila afero kiel pri "deklaro" kaj "deklaracio". Cetere la vorto ja troveblas kun ekzakte tiu signifo en PIV. Ne devas esti la rolo de vikipedio modifi la lingvon.DidiWeidmann (diskuto) 18:31, 2 Jul. 2014 (UTC)
Ĉe la UK en Bonaero fine de Julio, Didi starigis la demandon pri tio, ĉu preferindas "popoliniciativo" aŭ "popoliniciato" al la Akademio de Esperanto ĉe ĝia publika kunveno. Ĉiuj kvar aŭ kvin Akademianoj, kiuj respondis, klare subtenis la formon "popoliniciato", kaj neniu el la sep ĉeestintaj Akademianoj esprimis subtenon por "popoliniciativo". Estis menciitaj multaj argumentoj por la preferindeco de "popoliniciato", kelkajn el kiuj mi jam menciis ĉe la diskuto en la diskutejo (kiu nun estas arĥivita ĉe Vikipedio:Diskutejo/Arkivo/2014/7#Popoliniciato_kaj_popoliniciativo.3F). Post la respondoj de la Akademianoj, Didi mem montris komprenemon kaj ne plu kontraŭdiris, tiel ke mi supozas ke li nun ne kontraŭas reŝanĝon de la artikoltitolo al "Popoliniciato (Svislando)".
Mi do nun proponas fari tiun ŝanĝon kaj laŭajn ŝanĝojn ĉe aliaj artikoloj pri popoliniciatoj. Ĉu ankoraŭ iu kontraŭas? Marcos (diskuto) 15:33, 28 Aŭg. 2014 (UTC)