Diskuto:Prezidantoj de Brazilo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Montanesko: Bona komenco; kuraĝe daŭrigu!

Kial en artikolo estas "prezidanto" sed titolo estas (mallogika) "prezidento"? (Krome, direktigo "Prezidantoj de Brazilo" ne ekzistas.) --Sara L. 10:52, 19. Sep 2004 (UTC)

Prezidanto kaj Prezidento[redakti fonton]

Unue, lingvo ne estas logika! Se vi volas logikan lingvon lernu logban! Alie, Prezidento signifas kargon, titolo, prezidAnto, estas participo de verbo prezidi. Do mi povas fari verbon prezidentigi, ĉar ne estas la samo. Kiam oni diras 'li estas prezidanto' tiu vere prezidis ion ajn, sed "li estas honora prezidento", do tiu ne prezidas, sed estas prezidento nur honore. Oni povas diri, Toni Blair estas prezidanto de Anglio, ĉar vere li prezidas Anglion, sed li ne estas prezidento, ĉar anglio estas monarkia Ŝtato. Sed eble vi rajtas, ĉar estis kelkaj homoj kiuj prezidis Brazilon sed ne havis titolon 'prezidenton', kaj aliaj estis prezidentoj, sed ne prezidantoj...

Vidu bonvole Prezidento.

Estroj de ŝtatoj estas prezidentoj. Bv renomi la artikolon. --Petr Tomasovsky 20:14, 25. Jan 2007 (UTC)