Diskuto:Prezidanto de la Respubliko (Francio)

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉu la rubriko ne devus esti "Prezidentoj de la Respubliko", plurale, aŭ pli simple "Francaj prezidentoj"? Gunnar Gällmo 16:10, 19. Nov 2004 (UTC)

Titolo de la paĝo[redakti fonton]

pri alinomigo ĝenerale

Ĉi tiu artikolo estis kreita kiel Prezidento de la Respubliko (Francio). N-k (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL) igis ĝin alidirektilo al Prezidanto de Francio tiel forperdante la antaŭan historion de la artikolo (sekve la eblecon ekkoni ties aŭtorecon). Tiel oni ne faru. Se estas interkonsento por ŝanĝi titolon de artikolo oni nepre uzu la ilon "Alinomi la paĝon", sed neniam forviŝu entenon de paĝo kaj forportu al alia paĝo.

pri la titolo de ĉi tiu paĝo

La titolo Prezidanto de Francio estas malĝusta. Ne ekzistas Prezidanto de Francio (kontraste kun ekzistintaj Reĝoj de Francio) Ili nome prezidas la Francan Respublikon (politikan enton regantan sur iu teritorio) kaj ne la landon (konkretan teritorion sur kiu regas la Respubliko). Kontraste reĝoj estis konsiderataj posedantoj de la teritorio, kaj pro tio estis nomataj Reĝo de Francio, ĝis Ludoviko la 16a kiu ricevis en 1789 la titolon "Reĝo de la Francoj". Ekzistas Prezidentoj de la Franca Respubliko (eventuale Prezidantoj). Ĝustaj titoloj povus esti :

Pri la enteno

Artikolo kun tia titolo devus priskribi kio estas la rolo, la funkcio, la povoj de la funkcio tra la diversaj francaj respublikoj (2a 3a 4a 5a), ne nur esti listo da homoj kiuj havis (kaj havas) tiun funkcion. --Arno Lagrange @ 07:39, 17 Maj. 2012 (UTC)

pri la (ne)respekto de la instrukcioj de ĉitiu Diskutpaĝo
Domaĝe, Robin van der Vliet ŝanĝis la bonan titolon Prezidento de la Respubliko (Francio) al la malbona titolo Prezidanto de la Respubliko (Francio), la 8-an de februaro 2016, plie sen respekti la ĉi-supran devigan instrukcion pri alinomigo ĝenerale de artikolo.--DidCORN la 25-a de oktobro 2016, 20:15 (UTC)