Diskuto:Prononco

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Nomo de artikolo[redakti fonton]

Prononco aŭ Elparolo? Elparolo estas plu esperante, ne? Imperium Romanum Sacrum (diskuto) 04:25, 12 Jul. 2012 (UTC)

Imperium Romanum Sacrum (diskuto) 04:37, 12 Jul. 2012 (UTC)

"Prononco" estas oficiala vorto (oficialigita de la Lingva Komitato en la 3-a Oficiala Aldono en 1921 kaj sekve parto de la Akademia Vortaro) kaj jam delonge forte enradikiĝinta en la efektivan lingvouzon, do oni ne povas nomi ĝin malpli Esperanta ol la kunmetaĵo "elparolo". Kompreneble ankaŭ "elparolo" estas tute Esperanta, eĉ Zamenhofa, kaj havas precize la saman signifon. En pli sciencecaj kuntekstoj "prononco" estas la pli kutima vorto, do estas tute bone ke ĉi tiu artikolo nomiĝas "prononco" (la uzo de "elparolo" en PMEG ne povas esti kontraŭekzemplo por tiu aserto, ĉar PMEG ĝenerale preferas uzi klarigajn kunmetaĵojn eĉ se ili estas tute nekutimaj en sciencaj kuntekstoj, ekzemple "rolvorteto" kaj "I-verbo" anstataŭ "prepozicio" kaj "infinitivo"). Sed ankaŭ estas tute en ordo, se "elparolo" estas uzata en kelkaj artikoloj. Kaj estas tre grave ke "elparolo" daŭre estu menciata kiel alternativa esprimo artikolkomence, interalie por klarigi ke la du esprimoj estas tute samsignifaj. Marcos (diskuto) 08:32, 13 Jul. 2012 (UTC)

Artikulacio[redakti fonton]

Estas pluraj ruĝaj ligiloj en diversaj tekstoj pri la temo artikulacio, kiu laŭ mia kompreno estas pli-malpli sinonimo de prononco (iom pli detale rigardanta la fenomenon): ankaŭ temas pri la buŝa kaj gorĝa elparolo de sonoj. Tial mi kuraĝas meti alidirektilon ĉi-tien kaj aldonas duonfrazon. Se iu malsamopinias, eblas krei artikolon pri artikulacio kaj tie ankaŭ eblus pli precize difini (bonvole kun referencoj) kio estus la diferencoj inter la du vortoj. ThomasPusch (diskuto) 10:49, 10 jun. 2022 (UTC)[Respondi]