Diskuto:Regiono Ĥorezmo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Diskuto:Provinco Ĥorezmo)

Ekzistas artikolo pri la moderna provinco Ĥorazmo, pri la historia regno Ĥorezmio kaj pri la historia personaĵo Al-Ĥorezmi - Pripensindas ĉu malgraŭ la nuna uzbeka prononco kaj literumo eble uzo de la litero -e- anstataŭ -a-, do "Provinco Ĥorezmo" pli bonus ol la nuna formo "Ĥorazmo", por havi pli da unueco inter la tri artikoloj... aŭ male uzo de litero -a- en ĉiuj tri titoloj.

Pripensante, ĉu preferi la formojn Ĥorazmo/Ĥorezmo aŭ Ĥorazmio/Ĥorezmio, mi pledus por unueca formo kun simpla finaĵo -o, ne -io (aŭ alternative -ujo aŭ laŭ iu kapriculo ankoraŭ -stano ktp): Al mi ne konatas etno de ĥorazmoj aŭ ĥorezmoj, laŭ kiuj nomatus la regiono, sed konatas la nacilingvaj nomoj uzbeke Xorazm kaj ruse Хорезм, perse خوارزم (Ĥŭārazm), arabe: خوارزم (Ĥŭārizm).

Vidante la kvar bazajn nacilingvajn formojn, fakte preferindas la formo kun -a-: Do mi proponas artikolajn titolojn pri la moderna provinco Ĥorazmo, pri la historia regno Ĥorazmo kaj pri la historia personaĵo Al-Ĥorazmi.

ThomasPusch (diskuto) 10:08, 21 Maj. 2012 (UTC)