Diskuto:Python (programlingvo)

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Eĉ se la nomo de la lingvo venas de angla televidserio, en la esperanta Vikipedio necesas uzi la esperantan gramatikon, ne la anglan aŭ hungaran. Tial "Python Komputillingvo" ne estas akceptebla; devas esti "komputillingvo Python".

Memkompreneble!

Laŭ mi la titolo estu nek tia nek tia. Ĝi estu aŭ "Python (komputillingvo)" (vidu Vikipedio:Malsamoj inter Esperanto-vikipedio kaj alilingvaj vikipedioj) aŭ pli simple nur "Python".
--VerdLanco 17:03, 1. Dec 2004 (UTC)
Jes, "Python (komputillingvo)" estas bona titolo. En kompletaj frazoj ni tamen konservu la vortordon de tradicia Esperanto. Inversigo ("la Esperanto lingvo" anstataŭ "la lingvo Esperanto") nun ŝajnas iĝi moda, sed ĝi malfaciligas la komprenon.
--ismo 17:14, 1. Dec 2004 (UTC)

Mi tamen preferus "Python (programlingvo)", aŭ eĉ "Pitono (programlingvo)".

Programlingvo jes, tio estas pli bona vorto. Sed ĉu esperantistoj vere nomas ĝin Pitono? Laŭ mi tio estas rampulo (serpento). Se traduki la nomon, pli bone iĝu ĝi Pajtn, ĉu ne?
--VerdLanco 14:56, 2. Dec 2004 (UTC)
Mi konsentas pri "program(ad)lingvo". Pri esperantigo mi estas indiferenta; ĝi bonvenus, sed ni (provizore) ne povas esperantigi ĉiujn nomojn en la mondo. Kontraŭ "Pitono" mi havas nenion, ĉar ankaŭ la angla python ja estas serpento; kaj Pitono kredeble estas pli facile rekonebla ol fonetika esperantigo. --ismo 21:18, 4. Dec 2004 (UTC)
Mi ankaŭ preferus "Pitono"n, ĉar tio ebligas riĉan esperantan uzadon: Pitona programo, programi Pitone, ... "pitono" estas serpento, sed "Pitono" (majuskle) eblas esti propra nomo; (same kiel angle). Daniel Clemente 22:45, 21. Dec 2006 (UTC)
Post nia diskuteto mi nun do preferas "Python (programadlingvo)" kiel titolon de la artikolo.
--VerdLanco (diskutu) 14:49, 5. Dec 2004 (UTC)
Jes, esperantistoj vere nomas ĝin Pitono, kiel oni povas konstati per Guglo. Ankaŭ la nomoj Perlo kaj Lispo estas uzataj. Baziko, Fortrano kaj Lispo estas en PIV (2002), sed hodiaŭ oni ne multe parolas pri Baziko, laŭ mia sperto. Pri Javo/Ĝavo/... estas disputo pri la nomo. Lingvano
Bone — tiukaze ankaŭ mi ne kontraŭas Pitono (programlingvo) se oni preferas tiel ŝanĝi la titolon.
--VerdLanco (diskutu) 18:51, 16. Dec 2004 (UTC)