Diskuto:Quimper

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Quimper (bretonlingve Kemper) estas franca komunumo apud la Atlantika Oceano, en la regiono Bretonio. Ĝi estas la prefektejo de la departemento Finistère, kvankam Brest estas pli granda urbo. En la franca, ĝiaj loĝantoj nomiĝas la Quimpérois.

Kio ĝi propre estas? Ĉu komunumo, prefektejo, urbo (Kategorio:Urboj de Francio)? Petro 18 Feb 2006 19:25 (UTC)

? Mi ne komprenas vian demandon. Esence kaj unue, Quimper estas nature urbo, sed ĝi estas ankaŭ unu el la 36.000 francaj komunumoj, samkiel ĉiu urbo kaj ĉiu vilaĝo de Francio. Plie, Quimper estas la prefektejo (t.e ĉefurbo) de la departemento. Verdire, neniu el tiuj elementoj ŝajnas kontraŭdira al mi, sed eble mi miskomprenis vian mesaĝon. Thomas Guibal 21:04, 18. Feb 2006 (UTC)