Diskuto:Rapidtrajna fervoja linio Hanovro — Würzburg

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Informkesto[redakti fonton]

Saluton. Ankaŭ ĉi tiu artikolo meritas aldonon de {{Informkesto fervojlinio}}, laŭ la germana de:Schnellfahrstrecke Hannover–Würzburg. Sed en la tiea artikolo estas uzata iu kroma ŝablono por parto de la fervojlinio. Do mi okupiĝos vespere aŭ morgaŭ pri tio. Amike --Tlustulimu 07:21, 16 Jul. 2011 (UTC)

Saluton. Mi ĵus aldonis la informkeston. Kiu emas fintraduki la nomojn de la stacioj, ligitaj fervojlinioj ktp? Bedaŭrinde mi havas nun malpli da tempo ol kutime. Bonvolu atenti, ke vi ne ŝanĝu la fervojlinian skemon, nur la tekstojn en la ligiloj al artikoloj. --Tlustulimu 19:44, 28 Jul. 2011 (UTC)
Mi ĝojas vidi tute novan esperantigon de germana urbonomo - Wurzburgo pro la ŝanĝo de sono "ü" al "u" kaj de sono "c" al "z" ne nur havas ekzotikan sonon, sed krome uzatas komenca litero tute ne ekzistanta en Esperanto... Se uzi esperantigon, en tia kazo (laŭ modelo de la urbonomo Kolonjo) rekomendindas esperantigi la historian latinlingvan nomon, sed pri la urbo Würzberg ekzistas 10 malsamaj mezepoke latinaj nomoj... La latina vikipedio el ili por la urba artikolo elektis la formon "Herbipolis", kio tamen (malsame al Colonia Kolonjo Köln) tute ne similas al la germana formo Würzburg kaj el kio esperantigo kiel "Herburbo" pli konfuzus ol helpus. Kaj ankaŭ laŭvorta traduko "Spicburgo" pli iritus ol helpus. Kvankam certe, tiom proksime al la urbo Nürnberg, loko de la tutmonde unua Esperanto-grupo, la universitata urbo Würzburg havis esperantistojn tre baldaŭ post la jaro 1887, kaj konsidereblas "historia esperantomovada urbo", ne restas alternativo ol rezigni pri balbuta esperantigo de la urbonomo: mi ŝanĝas la tekston kaj la artikolonomon al la normala germanlingva urbonomo "Würzburg" (la esperantigo Hanovro, tradicia kaj ortografie senproblema, kompreneble povas resti). -- ThomasPusch (diskuto) 21:54, 16 Nov. 2012 (UTC)

Krome mi nun pene kreis ĉapitrojn pri "trafiko" en la artikoloj pri la urboj Hanovro, Kaselo, Fulda kaj Würzburg, por eviti ke la teksto plu nomiĝu "orfa". Sed mia tempo ne sufiĉas por mencii la trajnlinion en ĉiu plia komunumo tra kiu ĝi vojas. ThomasPusch (diskuto) 10:36, 11 feb. 2018 (UTC)[Respondi]

Mi ĵus aldonis ĝustajn ligilojn al la federaciaj vojoj, kies artikoloj intertempe kreiĝis, sed krome kompreneble antaŭvideblas propraj por unuopaj tuneloj aŭ eĉ al pli etaj trajnaj linioj. Kaj tiu artikolo (mi ne scias kiom da pliaj...) daŭre restas neatentata. Almenaŭ mi rapide ankoraŭ povas formeti ruĝajn ligilojn pri unuopaj tuneloj kaj pontoj, kiuj aspektus groteskaj, kaj aldoni ŝablonon pri artikola ĝermo.ThomasPusch (diskuto) 09:42, 7 feb. 2023 (UTC)[Respondi]
Bonas ke la parencaj tekstoj Altrapida fervojlinio Nurenbergo — Munkeno kaj Altrapida fervojlinio Kolonjo — Frankfurto rezignas pri informkesto, ĉar aldono de ĝi per rekta kopiado el la germana vikipedio al la esperanta kreas multe pli da laboro ol ke ĝi utilus. Sed nun kiam la informkesto en tiu ĉi teksto pli-malpli jam tradukiĝis, ĝi kompreneble sensas kaj restu. ThomasPusch (diskuto) 10:41, 7 feb. 2023 (UTC)[Respondi]