Diskuto:Raportistoj sen limoj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi sukcesis verki malgrandajn artikolojn pri la mecenatoj Benetton, Center for a Free Cuba kaj Fondation de France, kaj kompense permesas al mi malvidigi la ankaŭ asertitajn mecenatojn François Pinault"CFAO", "Grupo Zeta" kaj "National Endowment for Democracy", pri kiuj en la esperantlingva vikipedio daŭre mankas ĉia informo. Kompreneble, se iu trovas informojn kaj kreas artikolojn, plej bone eble ankoraŭ trovas fidindan eksteran referencon pri la financa subteno, eblas senprobleme revidigi tiujn nomojn... ThomasPusch (diskuto) 22:07, 16 mar. 2022 (UTC)[Respondi]

Ŝanĝu "limoj" al "landlimoj" en la titolo[redakti fonton]

"Reporters sans frontières" tradukiĝas ĝuste kiel "Raportistoj sen landlimoj" en Esperanto, cetere kiel en la enkonduko de la artikolo, kaj kiel en "Kuracistoj sen landlimoj". Mcorne (diskuto) 15:38, 12 jun. 2023 (UTC)[Respondi]

Mi subtenas la peton de Mcorne. Raportistoj sen limoj tradukiĝas al la franca kiel "Reporters sans limites", ĝi do estas erara traduko. TTjeri (diskuto) 16:35, 12 jun. 2023 (UTC)[Respondi]