Diskuto:Rasismo en Esperantujo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Titolo[redakti fonton]

Mi preferus Rasismo en esperantismoRasismo en Esperanto-movado. Fakte, mi preferas Esperantio al -ujo. Kaj laŭ mi, Esperantio estas signife malpli ampleksa ol la movado.

Camacho: pri nompreferoj oni prefere ne diskutu. Por mi, inverse, Esperantujo pli vastas ol la t.n. movado.

Eko[redakti fonton]

estas fenomeno grandparte eŭropa kaj do ankaŭ similmezure eŭropisma. Tial ne devas surprizi trovi en ĝi unuopajn manifestiĝojn de rasismaj aŭtomatismoj socie lernitaj kaj asimilitaj jam dum la infan-aĝo aŭ adolesko.

Mi subkomprenas tion, kiel "eŭropanoj emas rasismon", rasisma esprimo mem laŭ la posta difino.

Camacho: Ne subkomprenu tiel. Ĉar esperanto estas kultura produkto ĉefe eŭropa, oni trovas en ĝia parolantaro _unuopajn_ specimenojn de tipe eŭropa rasismo, nome tiu direktita kontraŭ neeŭropaj popoloj. Tia rasismo havis historian evoluon perfekte dokumentitan kiu iras i.a. de kristana kontraŭjudismo ĝis la nazia ekstermado de judoj.

Harfende, judoj estis eŭropa popolo. Almenaŭ tiuj viktimoj de eŭropana rasismo. -- 80.58.3.174 14:44, 1. Sep 2004 (UTC)

En aliaj mondpartoj oni trovas aliajn rasismojn, ekzemple tiun de hutoj kontraŭ tucoj, sed mi dubas, ke oni trovus spurojn de ĝi ĝuste en Esperantujo.

Mi tute ne scias, kiu estis la situo en japania esperantistaro pri nejapanoj. -- 80.58.3.174 14:44, 1. Sep 2004 (UTC)

Ekzemploj[redakti fonton]

Oni anoncas ekzemplojn, sed ili estas nebulaj. Ĉu estas enciklopediinde, ke estas iom da rasisma konduto en esperantistaro? Se grupo de esperantistoj estas aparte rasismaj aŭ male, jes. Alimaniere, ĝi aspektas tiom malenciklopediinde kiel "Maldekstramanuloj en Esperantujo": Se maldekstramaneco estus speciale abunda aŭ malabunda aŭ grava, indus artikolon. Alimaniere ne.

Camacho: Verŝajne vi pravas. Eble oni simple forigu ĉi tutan artikolon kaj enmetu la savindajn alineojn aŭ frazojn en la artikolon pri Rasismo ĝenerale. Sed mi volis iel atentigi pri la fakto, ke, estante parto de la socio, ankaŭ en la esperanto-parolantaro estas rasismo. Pri kio estas tabuo (ne pri maldekstramanuloj, miascie).

Kiel mi jam diris, almenaŭ la partoj pri esperantismo en rasisma socia estas indaj je artikolo, se konoj sufiĉas. -- 80.58.3.237 14:46, 1. Sep 2004 (UTC)

Rasismo ekster Eŭropo[redakti fonton]

Estus interese scii, ĉu ekster Eŭropo, Usono kaj Aŭstralio oni trovas ofte ekzemplojn de la fenomenoj "Mi ne estas rasisto, sed..." kaj "Ĉiuj okcidentanoj/orientanoj/norduloj/suduloj adas tiel kaj ĉi tiel...".

Rasapartismo en Sudafriko kaj Rodesio. Rasismo en Japanio. Rasismo en Brazilo. Rasismo en Hispanameriko. Kastoj en Hindio. Rasismo en Israelo. Araba kontraŭjudismo. K.t.p.

Malneŭtrale[redakti fonton]

Oni pensas rasisme ankaŭ tiam, se oni provas lecioni al homoj ali-kulturaj pri tio, kiel ili faru tion aŭ alion; pri kio estas demokratio aŭ libereco;

Mi malkonsentas. Se mi lecionus al usonanoj, ke ili balotu por aŭ kontraŭ iu prezidunto, por atingi veran liberecon, ĉu mi estus rasisma? Ĉu Amnestio Internacia agas rasisme, kiam ĝi atentigas pri atakoj al homaj rajtoj? La artikola teksto estas laŭ mi nevera, kaj almenaŭ malneŭtrala. Ne ĉiu konsentas pri morala relativeco.


Ankaŭ ne ĉiu esperanto-parolanto estas esperantisto kaj male.

Sugestoj[redakti fonton]

Aferoj rakontindaj:

Kiel agis esperantistoj en socioj rasismaj? Mi nur scias pri germana NDEB.

Ĉu menciindas fitakso de ne-esperantoparolantoj fare de E-istoj?

Kaŝo de judeco kaj la 'nejuda' Ludoviko[redakti fonton]

Miaimprese la konstatoj en tiu sekcio erarigas la leganton. La diro "Esperanto-propagando... kaŝas al eksteruloj la judecon de L.L. Zamenhof" surprizigas min ĉar mi tiun fakton legis kaj legas sufiĉe ofte. Due, ke "oni nomas lin 'pola kuracisto'" estas vere malĝustaĵo, sed ne ĉar li estis judo, sed ĉar li havis rusan ŝtatanecon, ne polan. Oni verŝajne nomas lin Polon pro tio ke Bialistoko hodiaŭ situas en Polujo, se la gepatra lingvo de Zamenhofo estis la rusa, ne la pola lingvo. Nomi lin Polo estas kiel nomi Imanuelon Kanton ruso ĉar li naskiĝis kaj vivis en "Kaliningrado". Oni povas kontraŭi tiun vidpunkton kaj precipe ofte substrekas, ke ĉiu nacio en Rusujo havis rusan ŝtatanecon, sendepende de sia "nacieco". Tio kompreneble veras, sed postuli ke li ne estis ruso sed judo estas miaopinie - rasisma. Se iu parolas pri, diru ekz-e, Imanuelo Kant, oni certe unue legas, ke li estis germano, ne ke li estis protestanto. Se oni prijuĝus la judecon simpla religio, oni ne dirus ke lie estis judo, sed ke li havis rusan ŝtatanecon kaj rusan gepatran (familian!) lingvon. Judecon oni kompreneble menciu, sed kial pli okulfrape ol la nejudaj religioj ĉe aliaj personoj?
Pri la teksto "kaj eĉ evitas uzi lian nomon Lazaro kaj anstataŭe preferas la 'nejudan' Ludoviko" mi lernis el diversaj biografioj pri Zamenhofo, ke li mem eknomis sin Ludoviko post ke li estis kreinta Esperanton, li mem surskribis siajn tekstojn kaj leterojn per tiu nomo. Ĉu li mem do esis kontraŭjuda rasisto?
Trie, Zamenhofo ne nur kreis planlingvon, sed ankaŭ propagandis religion ("Hilelismo") por la judoj. Li mem miascie ne multe praktikis la ritojn de la juda religio. Oni do pensu pri tio, kial oni nomas lin judo - ĉar liaj gepatroj estis judoj? Ĉar la rasisma loĝantaro nomis ĉiujn homojn "judoj" kiuj devenis de judoj kaj ne iĝis kristanaj?
Cetere, la "politiko[n] de la ŝtato Israelo aŭ la ideologion cionismo" miaopinie ne havas iun rilaton al Zamenhofo kaj pro tio ne havu iun specialan mencion rilate al lia persono. --Bel Air 17:30, 8. Dec 2008 (UTC)