Diskuto:Reĝa Akademio Hispana

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Fakte pli bona traduko por "Limpia, fija y da esplendor", estus "(Ĝi) Purigas, fiksas kaj donas gloran brilon/briligas" - > "pureco, filino de beleco" ne ŝajnas bona traduko


Mi dankas Vikipediiston :) ke li korektis miajn fuŝaĵojn (mi iom hontas pro mia tuta miskompreno de "Limpia, fija y da esplendor", nun riparite). Tamen mi bedaŭras forigon de mencio ke "kastilia" estas nomata "hispana". La akademio nomas sin "hispana" kaj flegas la "hispanan" lingvon, tamen temas nur pri la kastilia dum multaj hispanoj denaske parolas alian lingvon ol la kastilia (kataluna, galega, eŭska, ...). Tio devas iel aperi en la artikolo. -- ArnoLagrange 07:28, 26. Mar 2003 (UTC)

Ĉu ne sufiĉas ligon al Kastilia lingvo? En Esperanto, japana, angla, rusa,... la hispanan lingvon oni nomas "hispana". Nur malmultaj, ĉefe la hispaniaj lingvoj, ĉu la tagaloga lingvo, tiras sinonimon el "Kastilio". Tamen tiu debato taŭgas pli en Kastilia lingvo.
Se ne klaras, ke RAE laboras nur pri hispana lingvo, korektu. Eble pli bone estas reesprimi la citaĵon, kiu krome estas eble tro simila al teksto en RAE-a paĝo pri historio.
RAE, laŭ mia scio, neniam oficialigis la nomon de la lingvo. Ĉefe, ĝi uzas español, sed foje ankaŭ castellano.
-- :)