Diskuto:Regionoj de Namibio

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La regionaj nomoj estas tre provizoraj. Principe en Esperanto ne eblas nomoj kiel Oshana-regiono kiuj en duono estas laŭ nacilingva ortografio kaj en duono estas esperantlingvaj. Malpreferinda, sed gramatike ĝusta variaĵo estus konsideri la anglan (aŭ probable ovamban, skribitan laŭ angla ortografio) parton kiel simpla nacilingva vorto kaj sen ligostreko skribi regiono Oshana (en senco: regiono nomata "Oshana" inter citiloj), preferinda kaj same gramatike ĝusta variaĵo por unua-nivela administra nivelo de ŝtato estus simple uzigi esperantlingvan nomon, do Oŝano-regionooŝana regiono aŭ (se estas referencoj pri ekstervikipedia uzo de tia termino) ankaŭ Oŝanio. Sed provizore ankoraŭ iom da tempo povas resti tiom neperfekte kiom estas nun. ThomasPusch (diskuto) 06:58, 30 Jan. 2016 (UTC)