Diskuto:Retpoŝtilo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Retkesto[redakti fonton]

Ĉi tiu sekcio estas el Diskuto:Retkesto

La vorton "retkesto" proponis ne mi, sed ĝi jam estas pli ol 4 jarojn en vikipedio:

Ĝin proponis Yves Nevelsteen en versio de la artikolo retpoŝtilo la 4-an de januaro 2007, kaj daŭre uzatas tie. La anglan nomon de la servo de enreta retpoŝtilo, "webmail" ("reto-poŝto"), ankaŭ uzata fremdvorte en multaj pliaj lingvoj, en Esperanto necesas diferencigi de la termino retpoŝto (= angle "e-mail").

Tamen en Esperanto samkiel en la angla necesas konciza kaj praktika vorto por la koncepto de "enreta retpoŝta servo", kaj la propono de Yves Nevelsteen tute taŭgas.

ThomasPusch 19:33, 14 Jun. 2011 (UTC)

Ĉu iu havas fontojn de la vorto "retkesto" ekstere de Vikipedio? Kie Yves Nevelsteen definas la terminon? Por mi estas malfacile imagi, ke "retkesto" signifus la koncepton "enreta retpoŝtilo". Retkesto, ŝajnas al mi, estas "ricevujo" aŭ "senditujo" (angle inbox, outbox) tra alivortoj kiel "leterkesto" kaj "poŝtkesto". Se nenie estus referencoj, kial ne alinomi la titolon al nur "enreta retpoŝtilo"?--Salatonbv (diskuto) 04:55, 13 Dec. 2013 (UTC)
Se ne estos kontraŭaĵo, mi ŝovos ĉi tiun artikolon al Retpoŝtilo kiel sekcio kun la titolo "enreta retpoŝtilo".--Salatonbv (diskuto) 08:12, 7 Jan. 2014 (UTC)
✔ Farite kunigita. Mi emas nomi la novan sekcion "TTT-poŝtilo", ĉar eĉ "enreta retpoŝtilo" ŝajnas malkonciza pro la ripetiĝo. Ĉu bone?--Salatonbv (diskuto) 05:09, 15 Jan. 2014 (UTC)