Diskuto:Rivereto

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉi tiu artikolo pretendas, ke "rojo" havas alian signifon ol "rivereto". Tamen "rojo" estas nur novradiko enkondukita por kovri precize la signifon, kiun oni tradicie esprimas per "rivereto". Daŭre "rivereto" estas multe pli kutima esprimo ol "rojo": Ekzemple en la Tekstaro de Esperanto estas 133 uzoj de "riveret-" kaj nur 11 uzoj de "roj-". La artikolo do havu la titolon "Rivereto", kaj "rojo" estu menciata nur kiel alternativa esprimo. Marcos 16:10, 7. Nov 2008 (UTC)

Ĉar dum preskaŭ jaro neniu kontraŭis al mia propono, mi nun efektivigis ĝin. Marcos 11:30, 8. Okt 2009 (UTC)
Via aserto, ke neniu kontraŭis al via propono estas malĝusta, Marcos. Alois klare argumentis: "Al la opinio, ke rojo estas neologismo eble permesinda en poezio sed cetere senutila, oni povas respondi, ke rojo laŭ geografia vidpunkto havas plurajn specifajn ecojn, en kiuj ĝi esence diferenciĝas de rivero. Vidu ankaŭ Torento kaj Uedo!". Eĉ se li tion faris en la artikolo mem kaj ne sur la diskutpaĝo estas tute klare, ke li opinias, ke rojo kaj rivereto celas diversajn objektojn, kaj ne estas nur diversaj nomoj por la sama objekto. Li do opinias, ke ekzistas faka diferenco inter rojo kaj rivereto. Mi pro tio nuligis viajn ŝanĝojn kaj tre petas Alois aldoni klarigon pri la diferenco inter rojo kaj rivereto, nome pri la "pluraj specifaj ecoj", menciitaj de li. Ĝis kiam la faka diferenco ne estas klara, rojo restu rojo kaj rivereto restu rivereto. Mi esperas, ke vi povas akcepti, ke ne temas pri nur stila demando (kunmetita vorto kontraŭ neologismo), sed pri geografie faka demando. Antaŭdankon Helga Schneider 18:56, 9. Okt 2009 (UTC)
Unue mi atentigu pri tio, ke la de vi citita frazo ne estas de Alois (kiu nur aldonis kategorion al la artikolo), sed de iu kiu en Septembro 2004 sennome kontribuis. Due mi atentigu, ke mia ĉi-supra propono jam entenis respondon al tiu frazo (kiel vi povas klare vidi, se vi atente legas ĝin), kaj vi do ne povas nomi tiun frazon respondo al mia propono!
Trie, ja temas pri lingva kaj ne pri faka demando. La certe vera fakto ke riveretoj kaj riveroj havas sufiĉe malsamajn ecojn neniel influas la lingvan eblon nomi la rivereton "rivereto". Ja ankaŭ pordegoj kaj pordoj havas tre malsamajn ecojn, rido kaj rideto estas tute malsamaj aferoj, ktp ktp. Se oni ĝuste komprenas la Esperantan vortfaradon, oni eĉ ne venas al la malĝusta ideo, ke malsamaj ecoj de du aferoj malpermesas al oni uzi du malsamajn vortojn kun sama radiko por esprimi la du aferojn.
Kvare, vi bedaŭrinde apartigis la artikolan redaktohistorion disde la artikolo. Tio kontraŭas la devigojn de la kopirajtaj permesiloj, kiujn uzas la Vikipedio. Do kiel administranto mi devas rekunigi la historion kaj la artikolon. Se fine de la diskuto elturniĝas ke vi tamen pravis, ni povas en la teĥnike ĝusta maniero movi la artikolon al la alia titolo. Intertempe mi rekunigas la artikolon kaj la historion sub la titolo "rivereto". Marcos 12:27, 10. Okt 2009 (UTC)

Vikidatumoj havas malsamajn nociojn por rivereto (Q47521) kaj rojo (Q63565252), aldone al kompreneble rivero (Q4022), kaj paralele al tio mi ankaŭ lingve samopinius kun Helga kaj Alois, ke rivereto kaj rojo celas ion laŭkvante malsaman - kvankam kompreneble fizike malfacilas fiksi kiom mallarĝa aŭ malprofunda laŭ centimetroj aŭ malflurapida devus esti rivereta akvofluo por povi esti nomata "rojo". Laŭ mia lingva koncepto, rivero, rivereto kaj riverego ĉiuj estas riveroj, nur ke laŭ tute subjektiva juĝo rivereto estas "kompare pli mallarĝa ol kutima rivero", kion ajn signifu "kutima", kaj riverego "kompare pli larĝa ol kutima rivero". Principe mi dirus ke akvofluo estas rivereto ĝis riverego, se pli komfortas pasi ĝin per ponto ol salti trans ĝi, kaj se facile eblas povas veturi laŭlonge de ĝi per kanuo. Akvofluo aliflanke estas rojo, se plenkreska homo povas relative komforte salti trans ĝi, kaj nur folio aŭ ludila boateto povus voji sur ĝi, neniu kanuo, kajako aŭ simila boato. Tradukite en kvantan fizikon, tio donus "larĝon de malpli ol 50-100 centimetroj" por rojo, kaj kiel jam indikite "larĝon de malpli ol 5 metroj" por rivereto. Kompreneble Marcos pravas, ke laŭ la esperanta gramatiko, ĉiu rojo ankaŭ estas rivereto, ĉar -et- nur signifas "kompare malgranda", sed tamen estas diferenco, samkiel sablero pli malgrandas ol ŝtoneto, kvankam harfende eblus diri ke "sablero nur estas aparte malgranda speco de silika ŝtoneto". Resume vere "ne temas pri nur stila demando (kunmetita vorto kontraŭ neologismo)" en poezio, sed pri reala faka diferenco, eĉ se neniu PIV norme fiksis la fizikajn normojn kiom mallarĝa aŭ malprofunda laŭ centimetroj devus esti rojo aŭ kiom da akvo laŭ m³ devus pasi tra certa punkto de ĝi. ThomasPusch (diskuto) 13:09, 9 apr. 2022 (UTC)[Respondi]