Diskuto:Ĝenerala Roma Kalendaro

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kara Roberto,[redakti fonton]

bonvolu ne plu ŝanĝi tiun ĉi paĝon sen antaŭe interkonsenti kun mi, ĉar mi en tiu ĉi formo enmetos nun la enhavon en la kalendaran retpaĝaron "Tagoj" t. e. la profana kalendaro.

Mi akceptas vian sistemon, enpreni la vorton "Sankta" en la ligilojn (Links). Mi transprenos ĝin, kvankam mi vidas problemojn. Oni (kiu?) devas prilabori preskaŭ ĉiujn ligilojn. Mi ankaŭ aplikis tiun ĉi sistemon al la nomoj, kiuj havas nombron, ekz. krampojSankta Pio la 10-akrampoj. Kial ne?

Mi re-ŝanĝis viajn formojn "Festo de la apostolo krampojSankta Tomasokrampoj". Ŝanĝi la legeblan tekston nur por havi belan ligilon mi ne ŝatas. Do oni nun denove legas glate kaj en kutima Esperanto: "Festo de la sankta apostolo Tomaso", kaj en la redaktofenestro oni vidas "Festo de la sankta apostolo krampojSankta Tomaso|Thomasokrampoj", kaj la ligo funkcios kiel dezirite.

"Beda la Venerebla" absolute ne eblas, ĉar ĝi povus signifi "Beda, kiu povas esti infektata de venera malsano". Mi konsentas, ke oni ne nepre lasu la latinan "Venerabilis". Antonio De Salvo proponis "la Respektinda" kaj mi nun prenis "la Honorinda".

Pri "Bonfacio/Bonifaco" "Ignacio/Ignaco" (tio nun ne estis via kampo) oni certe devas aparte diskuti en pli ampleksa rondo.

Bonvolu, se vi havas tempon, legi ankaŭ mian vikipediistan paĝon kaj tiun de Bernhard Eichkorn kun la rimarkoj pri estota agado.

Do: Ek al plua komuna laborado! Kore salutas vin --Albrecht 09:42, 2. Dec 2006 (UTC)

Vere kara, pri Bonifacio/Ignacio kaj Venerebla vi pravas. Pri Sanktuloj ne estas regulo en Vikipedio, sed mi memoris ke estas artikoloj pri "Sankta X" aŭ "Sankta Y" kaj ŝanĝis la krampoj. Pri papoj, okazas ke jam estas listo de papoj, kaj en ĝi iliaj nomoj ne aperas kun "Sankta". Estas kelkaj sanktuloj kiuj estis reĝoj, bibliaj personoj aŭ filozofoj gravaj ankaŭ al nekatolikoj, pri ili ankaŭ foje estas artikoloj sen titolo "sankta". Bone, mi nur volis atentigi vin pri tiu nerelugeco pri artikoloj pri katolikaj sanktuloj. Roberto 18:27, 4. Dec 2006 (UTC)