Diskuto:Ruĝa ibiso

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Tiu ĉi estas tiom blanka kiom la "blanka ibiso" ! (alinome konsekrita ibiso, nomo kiu, male, konvenas nur al ĝi)

Ĉu ne "ruĝbeka ibiso" ? aŭ "Japana ibiso" (la scienca nomo rilatas nur al tio) pli ĝustus ?

Kara, ĉu ĝi vere pezas 14002000g? lumass 31a jul 2021, 00:19 (UTC)Amike,lumass.

Supozeble mankas io, eble vorto "ĝis" inter "1400" kaj "2000" ? - Moldur (diskuto) 12:30, 1 aŭg. 2021 (UTC)[Respondi]
Saluton, @Lumass kaj Moldur:. Eble ja estus bone transpreni la informon pri pezo el la pola artikolo. Tie eĉ troveblas referenco por tio. Ĉu mi eble faru tion? Mi foje provis lerneti la polan, dum kurso. --Tlustulimu (diskuto) 12:52, 1 aŭg. 2021 (UTC)[Respondi]
Tute bone, mi opinias. La indiko pri korpa pezo "1775,9 ± 120,1 g (n=59)" estas strange precizega, sed fontindiko ja haveblas, do mi vidas neniun problemon citi tiun informon. - Sincere, Moldur (diskuto) 15:00, 1 aŭg. 2021 (UTC)[Respondi]
P S. Mi trovas ke tradukoj per Google Translate povas esti bona helpo por ĉerpi informojn el tekstoj kies lingvon mi ne regas. Ne hezitu uzi tian helpon! Amike, Moldur (diskuto) 15:00, 1 aŭg. 2021 (UTC)[Respondi]
Mi eĉ elŝutis la referencon de la pola artikolo kaj tie trovis informon, ke la virbirdoj estas pli pezaj ol la birdinoj. Tion mi enmetis en la artikolon kun referenco. Ĉu ni ankaŭ estu tiel detalemaj kiel niaj polaj kolegoj pri la longecaj mezuroj? Krome la ĵus uzita referenco kondukas al anglalingva pdf-paĝo. --Tlustulimu (diskuto) 15:52, 1 aŭg. 2021 (UTC)[Respondi]