Diskuto:SMS-slango

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉu ĉi tiu paĝo priskribas jam ekzistantan SMS-slangon en Esperanto, aŭ ĉu ĝi nur donas ideojn, kiel SMS-slango en Esperanto povus aspekti kiam ĝi estiĝos? Se estas la dua, tiam ĝi ne estas enciklopedieca artikolo. Marcos 11:37, 8. Mar 2006 (UTC)

Neniu respondis al Marcos, do ĉi paĝon oni eble forigu. (M havs an/ multajn pRPNjn Pr SMS-slanG - sd Vp ne stas babileJ...) Bab 09:50, 28. Apr 2006 (UTC)

La slango estas uzata almenaŭ de mi kaj Aleks (Kaha), do ne forigu :). --LaPingvinoDiskutu 16:28, 2. Nov 2006 (UTC)

Mi same reagis kiel Marcos. Se ĉi tiu ĵargono entute estas uzata je iom ĝenerala aŭ internacia nivelo, do la artikolo devus tion priskribi: Kie, ekde kiam, kiom da kaj kiaj homoj ĝin kial uzas? (Martin Strid, marte 2009)