Diskuto:SWIFT

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉu la emblemo de SWIFT estas publik-domajna? Mi dubas. --Umberto 11:47, 24. Jan 2005 (UTC)

Eble vi rajtas... mi ne estas certa pri simboloj de organizacioj. Mi pensis, ke kiel ĉe simboloj de nacioj (flagoj, blazonoj, ktp), kiuj estas senkopirajtoj, estis same kun internaciaj organizoj, UN, UNESKO ktp. Ĉu ne estas same kun simboloj kiuj identigas organizacioj? (certe ne por iliaj produktoj, ne por komercaj uzoj, sed jes por ilia idento?). Laŭ mi, idento-emblemo estas sama kiel ĉe nomo. Sed, mi ne estas leĝisto! Le Hibou 16:53, 24. Jan 2005 (UTC)
Post plu da pensado, mi pensas, ke ni povus sekvi la ekzemplon de la angla Vikipedio, kie ili havas iun malgarantion afiŝatan kun la bildo: vidu anglan logo-artikolon kaj ĝiajn bildojn. Mia tre malbona traduko estas:
Ĉi tiu estas kopirajta kaj/aŭ komercosigna emblemo. Oni kredas, ke tiaj emblemoj povas esti ekspoziciataj en Vikipedio laŭ la ĝusta uzo provizo de Usona kopirajtjuro. Uzo de la emblemo ĉi tie signifas nek rekomendon pri la organizo per Wikipedia aŭ Wikipedia Foundation, nek rekomendon pri Wikipedia aŭ Wikipedia Foundation per la organizo. Vidu Wikipedia:Logos kaj Wikipedia:Copyrights.
Certe, la teksto estas en ŝablono.
Ĉu sufiĉos? Mi ne scias. Kion vi pensas? -- Amikale, Le Hibou 22:39, 24. Jan 2005 (UTC)
P.S. Dankon por la helpon primiaj aliaj artikoloj!
Ankaŭ mi ne estas juristo; se la angla vikipedio tiel procedas, verŝajne estas en ordo. Dankon! --Umberto 08:31, 25. Jan 2005 (UTC)