Diskuto:Saenzpenja Esperanto-Klubo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Nenio kontraŭ artikolo pri la urba Esperanto-klubo. Tamen indas atentigi, ke entute pri la urbo Presidencia Roque Sáenz Peña mem ankoraŭ ne ekzistas artikolo, kaj ankaŭ pri la plej multaj aliaj departementaj ĉefurboj de la provinco Ĉako (Argentino) ne estas vikipediaj tekstoj. Lige al la kluba artikolo, indus ankaŭ krei tiujn pli ĝeneralajn artikolojn, laŭ modelo de jam ekzistanta teksto pri urbo de Argentino. Krome gravas diri, ke plurloke en la artikolo necesus pli aferece, do malpli emocie, kaj sincere dirite ankaŭ pli koncize reformuli la artikolan tekston, ĉar ie-tie ĝia stilo ne estas enciklopedieca ...sed la artikolo ja ankoraŭ estas en prilaboro...

ThomasPusch 14:54, 21 Nov. 2011 (UTC)

Estimata samideano Thomas: mi ŝatus kontakti vin per retpoŝto por interkonsenti pri korektado de la materialo pri SEK. Bv skribi a mia adreso ĉe yahoo.com.ar. Koran antaŭdankon. Ruben Diaconu

Estimata samideano: juŝ mi ŝanĝis iomete la tekston, laŭ korektado kiun mi faris por iamaniere atingi la stilon enciklopediecan de vi sugestita.(R. Diaconu, 28-11-2011).

Pardonu ke mi en 2011 eĉ ne rekontrolis tiun-ĉi diskutpaĝon kaj tute ne vidis la personan noton: ĝi atingintus min per noto en mia persona vikipedia diskutpaĝo. Iom "kompense" mi jen aldonis al vikipedio minimuman artikolan ĝermon pri la urbo, kies mankon mi kritikis tute supre. Sed el la aliaj mankoj, al kiuj mi aludis supre, ja multaj restas... precipe la manko de per ruĝaj ligiloj menciitaj "flankaj temoj". Dua temo estus aldono de pliaj referencoj, do informfontoj ekster vikipedio (bone se retpaĝoj, sed ankaŭ paperaj fontoj kun specifaj indikoj estas helpo). La stilo, ĉu "jam" sufiĉe afereca aŭ ĉu "ankoraŭ" tro emocia, laŭ la nuna stato miaopinie estas duaranga temo. ThomasPusch (diskuto) 20:13, 19 Dec. 2014 (UTC)