Diskuto:Samea lingvaro

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Diskuto:Samea lingvo)

La listo ĉe ISO 639 (tabelo S - Z) havas:

Samea, suda

Samea, norda

Samea, lula

Samea, inara

Samea, skolta

Ĉu oni estas certa pri "lulea" kaj "enarea" en ĉi tiu artikolo?

Ne. Mi libere aldonis -a... Tamen mi pensas ke "lulea" (de ejo "Lule") estas pli bona ol ambigua "lula". -Bab

Jes, ŝajne estu lulea pro urbo kaj rivero, kiuj nomiĝas tiel. Ĉu iu scias la originon de inara kaj skolta? Lingvano 07:30, 29. Okt 2005 (UTC)

Nordsamea specimeno[redakti fonton]

Saluton. El kiu fonto estas la nordsamea specimeno? Mi supozas, ke ĝi estas el iu malnova fonto. Mi havas lernolibron de la lingvo el 1989, kiu uzas parte alian skribmanieron. Do kion ni faru nun? --Tlustulimu (diskuto) 15:38, 14 Sep. 2012 (UTC)